Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) August 3, 2014, 7:56:22 AM

Dek kamelojn oni ankaŭ povas vidi.

alfavera (User's profile) August 3, 2014, 8:10:27 AM

Vere multaj naĝantoj ĝuas la allogan akvon.

ratkaptisto (User's profile) August 3, 2014, 7:29:14 PM

Ankaŭ multaj infanoj partoprenis.

alfavera (User's profile) August 4, 2014, 5:23:19 AM

Preter la lago marŝis la dek kameloj, peze ŝarĝitaj.

ratkaptisto (User's profile) August 4, 2014, 6:46:33 AM

Ŝajnas, ke la suno brilas.

alfavera (User's profile) August 4, 2014, 10:50:54 AM

Boligitan akvon sur la teon verŝu, atendu kelkajn minutojn, laŭplaĉe aldonu sukeron.

ratkaptisto (User's profile) August 4, 2014, 12:14:30 PM

Sed vi forgesis lakton.

alfavera (User's profile) August 4, 2014, 1:38:42 PM

La nomadoj mastroj de kameloj trinkas teon sen lakto nek citrono.

ratkaptisto (User's profile) August 4, 2014, 4:10:46 PM

Certe ili ankaŭ iam trinkas alkoholajn trinkaĵojn.

alfavera (User's profile) August 4, 2014, 5:44:41 PM

Tute mi ne scias, sed ĉie sur la tero homoj inventis alkoholaĵojn; kutime tiuj nomadoj trinkas akvon, lakton de kamelo aŭ teon fortegan.

Back to the top