Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 25 decembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 8885

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 16 august 2014, 07:22:14

Ni ankaŭ havas niajn ŝatokupojn.

alfavera (Arată profil) 16 august 2014, 17:13:21

Ŝtonoj kaj rokoj ne ĉesigos ilian marŝon.

ratkaptisto (Arată profil) 16 august 2014, 17:39:18

Multaj homoj dum tiuj monatoj grimpas en la Alpoj aŭ en aliaj montaroj.

alfavera (Arată profil) 16 august 2014, 18:00:36

Malgraŭ pluraj vundetoj ili kuraĝe progresas.

ratkaptisto (Arată profil) 16 august 2014, 18:10:26

Plenaj dorsosakoj kun nutraĵo, trinkaĵo ktp. ili ĉiam kunportas.

cFlat7 (Arată profil) 17 august 2014, 04:23:40

Kaŝitaj en ni estas multe da bakterioj.

alfavera (Arată profil) 17 august 2014, 05:49:44

Boligi la akvon eble malpuran estas rimedo kontraŭ malsaniĝo.

ratkaptisto (Arată profil) 17 august 2014, 06:09:05

Mia patrino jam diris tion.

alfavera (Arată profil) 17 august 2014, 06:33:41

Tre grava scio en tiuj tempoj, sed nun rakontu al ni kiun nutraĵon vi metas en la dorsosakon.

ratkaptisto (Arată profil) 17 august 2014, 06:59:23

Dank al Dio mi ne bezonas multe por manĝi, sed ĉiam mi kunprenas tri tranĉaĵon da pano kun kolbaso kaj fromaĝo, eble ankaŭ du ovojn por unutaga migrado.

Înapoi mai sus