Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 25 decembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 8885

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 4 septembrie 2014, 19:38:13

Kompreneble mi kontentiĝos eĉ kun malgrandaj fungoj kaj se mi trovos nenion, ankaŭ bone.

ratkaptisto (Arată profil) 4 septembrie 2014, 19:39:15

Baldaŭ ankaŭ vi havos sukceson.

dobri (Arată profil) 4 septembrie 2014, 19:42:43

Se okazus ĉio, kion ni planas, tiam ni baldaŭ enuus.

ratkaptisto (Arată profil) 5 septembrie 2014, 06:33:15

Ekde multaj jaroj mi lernas la danan lingvon.

alfavera (Arată profil) 5 septembrie 2014, 08:00:44

Longtempe jam vi scias la danan kaj por kio vi uzis aŭ uzas ĝin?

ratkaptisto (Arată profil) 5 septembrie 2014, 09:51:07

Ĝi estas la bazo por miaj vizitoj en Danio.

PEM71 (Arată profil) 5 septembrie 2014, 10:01:09

Danke al Danio la tuta mondo povas spekti frenezajn filmojn de Lars von Trier, fama reĝisoro.

alfavera (Arată profil) 5 septembrie 2014, 11:14:50

Restas danaj TV-serioj kiuj ankaŭ ĉarmas multajn spektantojn.

ratkaptisto (Arată profil) 5 septembrie 2014, 18:12:47

Sabate kaj dimanĉe mi havos tempon por spekti TV.

alfavera (Arată profil) 6 septembrie 2014, 12:45:54

Tempo fuĝas dum ni spektas programojn en televido vespere.

Înapoi mai sus