Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

fra cFlat7,2011 12 25

Meldinger: 8885

Språk: Esperanto

alfavera (Å vise profilen) 2014 10 20 16:02:48

Parolu al mi pri domoj kaj konstruado: tio min ege interesas.

moorle (Å vise profilen) 2014 10 20 16:49:04

Infanoj hodiaŭ havas ofte televidon kaj komputilon en la ĉambro.

dobri (Å vise profilen) 2014 10 20 17:24:40

ratkaptisto:Loĝejoj hodiaŭ ofte havas pargetplafonon.
Ĉu vere? Mi neniam vidis tion, ĉie la pargeteroj kuŝis sur planko!

Ĉiu infano ŝatas sidi antaŭ komputilo.

alfavera (Å vise profilen) 2014 10 20 18:14:42

Kompreni mi ne povas, ke infanoj ne preferas kuri ekstere sed restas sidantaj.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 20 18:35:10

dobri:
ratkaptisto:Loĝejoj hodiaŭ ofte havas pargetplafonon.
Ĉu vere? Mi neniam vidis tion, ĉie la pargeteroj kuŝis sur planko!

Ĉiu infano ŝatas sidi antaŭ komputilo.
Jes, dobri, vi pravas. Mi bedaŭrinde ŝanĝis la vortojn. Mi pardonpetas.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 20 18:44:22

Sed miaj infanoj kaj la geamikoj havis aliajn vivmanierojn. Dum la pasinta tempo ne ekzistas komputiloj, malgraŭ mi pensas, ke ili hodiaŭ preferus ludi en la ĝardeno, sporti, bicikli ktp.

moorle (Å vise profilen) 2014 10 20 20:43:29

Kun mia edzo mi ŝatas migri en la arbaro.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 10 20 20:45:37

Ankaŭ mi volonte faras tion.

vincas (Å vise profilen) 2014 10 21 08:51:19

Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.

alfavera (Å vise profilen) 2014 10 21 11:31:23

Ege gravas, kio restas en la mezo inter la du oreloj, tio estas, en la konscio, en la cerbo.

Tibake til toppen