Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011 m. gruodis 25 d.

Žinutės: 8885

Kalba: Esperanto

moorle (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 10:29:39

Latino estas tre maljuna lingvo kaj tre malfaĉila.

alfavera (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 10:45:40

Mi scias ke la latina estas la patrino de la franca, itala, hispana...

fcovitor (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 14:02:34

Homofobio, laŭvorte, signifas 'timo pri la samo', tamen, fakte, tio estas la timego kaj la senracia kontraŭeco rilate samseksemon kaj gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj transseksulojn.

alfavera (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 14:29:23

Tiu lasta frazo enhavas 12 latindevenajn vortojn, kelkajn grekdevenajn kiel homofobio, do parolante ni senkonscie daŭrigas la ekziston de la malnovaj, 'mortintaj' lingvoj.

dobri (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 18:22:24

Longdistanca amikino kaŭzas sinsekvan forgesadon.

alfavera (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 18:41:08

Foton ŝian metu sur la tablon por bone memori pri korespondado.

dobri (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 18:49:01

Kiam mi eksidas senmove antaŭ televidilon, tiam mi rapide ekdormas.

ratkaptisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 19:28:45

Eblas, ke vi dum la dormado laŭte ronkas, ĉu ne?

alfavera (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 19:39:00

Nu mi pensas ke la televidilo pli laŭtas ol ronkado, do estos problemo neniu!

ratkaptisto (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 4 d. 19:44:12

Ne, mi ĉiam ronkas pli laŭte ol la televidilo. ☺

Atgal į pradžią