Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 18. nov. 2014 19.33.27

Kvankam baldaŭ estos vintro oni devas multe labori en la ĝardeno.

cFlat7 (Vise profilen) 19. nov. 2014 01.37.05

Ĝis la vintrofino, mi skribos en mia nova notlibro, kiun mi nomis 'spirlibro': SPIRo = Sonĝoj, Pensaĵoj, Ideoj, kaj Revoj.

dobri (Vise profilen) 19. nov. 2014 08.16.15

Reiras mi de la komputilo denove en liton, ĉar mi havas febron.

ratkaptisto (Vise profilen) 19. nov. 2014 08.33.35

Frostas mi iomete, sed mi ne estas malsana. Mi deziras pliboniĝon al vi, dobri. ☺

dobri (Vise profilen) 19. nov. 2014 11.44.24

Danke al teo kun brando (rumo) mi iomete ŝvitis kaj nun mi mungas malpli.

alfavera (Vise profilen) 19. nov. 2014 21.09.16

Manĝi malpli multe ankaŭ helpas en tiu kazo, fakte oni ne havas apetiton.

dobri (Vise profilen) 19. nov. 2014 21.57.41

Anstataŭ fastado mi nun havas grandan apetiton, eble tio signifas, ke mi jam estas sana.

ratkaptisto (Vise profilen) 20. nov. 2014 07.38.38

Saŭno ĉiam ankaŭ estas helpilo.

dobri (Vise profilen) 20. nov. 2014 08.30.38

Hodiaŭ surprize venis plua atako de mungado.

alfavera (Vise profilen) 20. nov. 2014 16.36.11

Certe via korpo bone luktas, la fortoj revenis kaj nun vi bezonas paciencon kaj dolĉajn zorgojn.

Tilbage til start