Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

dobri (User's profile) November 30, 2014, 6:45:06 PM

Biciklon mi morgaŭ uzos por veturo al mia oficejo, eĉ kiam la temperaturo falos sub nulon.

alfavera (User's profile) November 30, 2014, 8:40:11 PM

Nazo via kaj oreloj ruĝiĝos kaj post la promeno pikos pro la sango kiu revenas.

cFlat7 (User's profile) December 1, 2014, 5:54:05 AM

Reale, mi havas tiujn sentaĵojn pro la nura pensado de tio.

alfavera (User's profile) December 1, 2014, 6:47:04 AM

Tra la malvarmo li biciklas -se eblas- al bone hejtigataj ĉambroj kie lin atendas varma trinkaĵo.

ratkaptisto (User's profile) December 1, 2014, 7:32:19 AM

Tamen li ĉiam preferas sian biciklon kaj neniam veturas per aŭto.

dobri (User's profile) December 1, 2014, 3:22:50 PM

Aĉetadi mi povas facile kun biciklo.

ratkaptisto (User's profile) December 1, 2014, 6:11:04 PM

Baldaŭ, Karel, vi biciklos kun viaj nepoj.

alfavera (User's profile) December 1, 2014, 9:00:53 PM

Naĝi, bicikli, ludi tenison, multe vi povos fari kune.

cFlat7 (User's profile) December 2, 2014, 5:04:33 AM

Karulo kaj sia karulino kunkune kuiris bongustan manĝon.

alfavera (User's profile) December 2, 2014, 2:28:48 PM

Mendu ĉe bona kuiristo viajn novjarajn aŭ kristnaskajn pladojn.

Back to the top