Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

dari cFlat7, 25 Desember 2011

Pesan: 8885

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 2 Desember 2014 18.08.55

Printempe, kiam ekfloros ĉerizoj, ĉiu ĉerizujo aspektas kiel fianĉino.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 2 Desember 2014 18.33.30

Fulmotondro en printempo estas la plej granda malamiko de la fruktarboj.

dobri (Tunjukkan profil) 2 Desember 2014 20.22.56

Ferindustrio estas disvolvita precipe en Eŭropo, en aliaj mondopartoj malpli.

alfavera (Tunjukkan profil) 4 Desember 2014 09.27.48

Mirinde estas kiel la naturo ŝanĝiĝas tra la sezonoj.

Kanbirdo (Tunjukkan profil) 4 Desember 2014 09.50.06

alfavera:Mirinde estas kiel la naturo ŝanĝiĝas tra la sezonoj.
Sekve, jam vintro aperis ĉe-porde.

alfavera (Tunjukkan profil) 4 Desember 2014 10.22.09

Preskaŭ (post kelkaj semajnoj) estos la plej mallonga tago de la jaro!

dobri (Tunjukkan profil) 4 Desember 2014 16.49.24

Juveloj certe aperos sub la Kristnaskarbo en multaj familioj.

alfavera (Tunjukkan profil) 5 Desember 2014 07.01.45

F estas la unua litero de Flandrio, mia regiono.

dobri (Tunjukkan profil) 5 Desember 2014 08.26.02

Rastis mi hieraŭ la foliaron en mia ĝardeno ĝis mallumo.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 5 Desember 2014 10.23.19

Mi ankaŭ ankoraŭ laboris hieraŭ en mia ĝardeno malgraŭ la malaltaj temperaturoj.

Kembali ke atas