Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

alfavera (Vise profilen) 14. dec. 2014 12.36.27

Ameriko kaj Azio havas la plej altajn montojn, sed malpli altaj montoj ankaŭ povas esti impresaj.

cFlat7 (Vise profilen) 14. dec. 2014 17.16.14

Interese, en la angla oni ofte diras, "Ne zorgu pri io ajn, ĉio estos bona," sed mi aŭdis hodiaŭ de komediisto, fuŝdiraĵon, "Ne zorgu pri ĉio, io ajn estos bona."; li tiam tuj piediris en muron.

dobri (Vise profilen) 14. dec. 2014 17.58.21

Mi iomete miras, kion precize la lasta frazo signifas.

alfavera (Vise profilen) 14. dec. 2014 18.31.07

Sen lia respondo mi nur povas imagi ke la komediisto intence marŝis kontraŭ la muron eble .

cFlat7 (Vise profilen) 14. dec. 2014 19.36.40

Estas manko en mia rakonto, ke la komediisto piediris laŭ unu direkto, sed dume li kapturniĝis kaj parolis laŭ la maldirekto; kaj post la murfrapo, li diris, "Nu, nur nezorgu."

alfavera (Vise profilen) 15. dec. 2014 06.11.11

Zamenhof ŝatus la interreton, mi pensas, kiel ilo de internacia interrilato.

ratkaptisto (Vise profilen) 15. dec. 2014 09.49.39

Imagu, ke ne ekzistus interreto.

alfavera (Vise profilen) 15. dec. 2014 11.52.13

Iel ni pli rapide ol antaŭ la mondmilito komunikus, sed nun la alirebla informaro iĝis preskaŭ senlima.

dobri (Vise profilen) 15. dec. 2014 15.58.14

Simpla metodo, kiel ĉion bezonatan trovi, daŭre mirigas min.

alfavera (Vise profilen) 16. dec. 2014 12.34.55

Muziko posedas la povon gajigi homojn, dancigi ilin kaj certe tuŝi la emociojn.

Tilbage til start