Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8885

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-08 16:53:12

Vizitu la glitejo kolektive kun viaj parencoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-08 16:59:34

Preskaŭ ĉiuj geparencoj loĝas sufiĉe malproksime de mia hejmo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-08 21:03:52

Hieraŭ ni planis renkontiĝon kun niaj geparencoj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2012-februaro-09 06:04:16

Gajiga okazaĵo ili spertis kiam la onklo venis kun liaj multaj ŝercoj kaj liaj frenezaj rakontoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-09 10:08:32

Rilate al la vorto "onklo" mi volas diri, ke ankaŭ onklinoj povas ŝerci aŭ freneze rakonti, ĉu ne? Ni havas ja egalrajtecon. rideto.gif

cFlat7 (Montri la profilon) 2012-februaro-09 14:09:03

Estas je ĉi kazo, ke la onklo ne estas nur iu ajn onklo, sed la onklo de iu certe familio. Tiu onklo estas speciale gajiga. rido.gif

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-09 14:41:25

Gvidisto kondukis nin al ĉefaj memoraĵoj de la urbo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-09 15:05:36

Unikaj okazoj ni ĝisvivis dum tiuj momentoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-09 15:13:52

Matene falis eble 2 centimetroj da neĝo, tial komenciĝis vera vintro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-09 15:18:36

Vintre ni havas ĉi tie neniam pli multe ol 10 centimetrojn da neĝo.

Reen al la supro