Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8885

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 14.23.34

Hodiaŭ mi iros en la preĝejo kaj preĝos por ŝtelantoj.

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 14.58.50

Ŝlosu bone vian domon antaŭ ol iri al preĝejo, ĉar la ŝtelistoj ne scias, ke vi preĝas pro ili.

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 15.05.20

Ili ne scias, ke mi ne estas hejme.

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 15.15.45

Honestaj homoj hodiaŭ malabundas.

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 15.20.15

Mia opinio estas la sama.

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 15.24.27

Sen kontrolo bonvolu ne sendi la mesaĝojn al la forumo.

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 15.31.02

Facila tasko estas tio.

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 16.06.40

Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.

ratkaptisto (Vise profilen) 24. feb. 2012 16.36.15

Ankaŭ sperto estas grava.

dobri (Vise profilen) 24. feb. 2012 18.02.20

Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.

Tilbage til start