Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

by cFlat7, December 25, 2011

Messages: 8885

Language: Esperanto

Vinisus (User's profile) May 9, 2016, 9:54:23 AM

Nenia situacio postulas kriadon,kiu kaŭzas konfuzon kaj pli da malordo.

dobri (User's profile) May 9, 2016, 10:59:36 AM

Mi nun intencas bicikladi en mia ĉirkaŭaĵo.

Vinisus (User's profile) May 9, 2016, 11:56:11 AM

Ĉagreno foriras dum promenado.

alfavera (User's profile) May 10, 2016, 8:06:12 AM

Plena enspirado de freŝa kampara aero fortigos vian korpon.

dobri (User's profile) May 10, 2016, 4:18:57 PM

Kiam mi biciklas, tiam mi sentas min vere feliĉa.

Vinisus (User's profile) May 10, 2016, 6:14:51 PM

Finfine, komenciĝis varma vetero.

alfavera (User's profile) May 12, 2016, 11:34:36 AM

Verdejo allogas turistojn kaj sportemulojn, kiuj tie ŝatas retrovi la originan vivkondiĉon de la homo.

Vinisus (User's profile) May 12, 2016, 11:59:50 AM

Honesta estas tiu, kiu rekonas siajn proprajn limojn, ĉar ĉiu homo portas la destinon, kiun ofte li aranĝis al si mem.

dobri (User's profile) May 12, 2016, 6:53:34 PM

Matenruĝo onidire profetas malplibonigon de la vetero.

Vinisus (User's profile) May 12, 2016, 8:32:31 PM

Vere, ke la naturo konstruas kaj detruas belajn kaj malbelaĵon. Ĉu la naturo aŭ la tempo?

Back to the top