У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

од cFlat7, 25. децембар 2011.

Поруке: 8885

Језик: Esperanto

alfavera (Погледати профил) 13. јун 2016. 19.03.51

Izolitaj komunumoj forte afekciiĝis de novaj malsanoj kiel la gripo.

Vinisus (Погледати профил) 13. јун 2016. 20.27.45

Gardu min per decido, kiu kaŭzu malpli grandan sumon da malprofito por mi mem kaj por mia proksimulo.

alfavera (Погледати профил) 14. јун 2016. 18.24.01

Pruviĝis ke komence en la praarbaro komunumoj de maksimume 30 homoj povis daŭre nutri sin precipe per kolektado de fruktoj kaj tuberoj.

Vinisus (Погледати профил) 16. јун 2016. 19.45.45

Tio estas: Nia sperto estas valoro, kiun ni gajnas tra la tempo, lernante la lecionojn pri la vivo en nia evolua procezo.

alfavera (Погледати профил) 17. јун 2016. 17.04.13

Per armiloj lastatempe belajn vivkursojn kruele finis malamantaj murdistoj.

Vinisus (Погледати профил) 17. јун 2016. 17.28.47

Malbona planto radikiĝas en la malsaniga envio. La enviulo ne pardonas la triumfon de la proksimulo.

Серёга (Погледати профил) 18. јун 2016. 20.33.59

Proksime vi tovas eĉ tion kion vi ne trovas malproksime.

Vinisus (Погледати профил) 19. јун 2016. 00.20.23

Amo estas fortigilo de la vivo.

alfavera (Погледати профил) 19. јун 2016. 15.07.17

Venu ĉi tien kaj helpu al mi pri la mezurado.

Vinisus (Погледати профил) 19. јун 2016. 16.10.43

Mildaj melodioj kaj bona muziko harmoniigas, dum aliaj, programitaj por volupto kaj perforto, maltrankviligas kaj ŝanĝas la nervan ritmon.

Вратите се горе