去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011年12月25日

讯息: 8885

语言: Esperanto

alfavera (显示个人资料) 2016年6月23日下午7:53:21

Rigida opinio pri kulturo ŝajnas bedaŭrinda: krom intenca misuzo de muziko , montriĝas ke diversaj stiloj de muziko plaĉas al diversaj homoj aŭ en diversaj situacioj.

Vinisus (显示个人资料) 2016年6月23日下午9:03:06

Sed estas personoj, kiuj kulturas la veron, farante ĝin armilo por agresi la aliajn. Tamen la vero reflektas mirindan lumon, klariganta nekonataĵojn, kiuj neniam vundas aŭ afliktigas; kompreneble sen troigo en la ĝusta kvanto.

alfavera (显示个人资料) 2016年6月25日上午9:34:18

Kombilo kaj spegulo estas iloj uzataj ekde miloj da jaroj kaj belaj ekzemploj troviĝas en muzeoj.

Vinisus (显示个人资料) 2016年6月25日下午1:12:55

Milda penso pri si mem estas respekti sin, havigante al si la superajn konkerojn de la vivo kaj la noblajn sentojn de la koro.

cFlat7 (显示个人资料) 2016年7月1日上午12:54:42

Kiu celas nenion, tiu normale atingas tion.

Vinisus (显示个人资料) 2016年7月1日上午11:24:26

Tempo kaj vento pasintaj, neniam revenos.

alfavera (显示个人资料) 2016年7月1日上午11:31:23

Ridetantaj homoj sidis antaŭ la kafejo, trinkis kaj trankvile spektis la pasantojn.

cFlat7 (显示个人资料) 2016年7月1日下午1:21:58

Por spekti diskrete, ne rigardu fikse.

Vinisus (显示个人资料) 2016年7月1日下午1:32:55

Finfine la malaperinto revenis.

cFlat7 (显示个人资料) 2016年7月1日下午2:49:49

Rimarkinde kaj bedaŭrinde, la rankoro ankaŭ reĉeestis.

回到上端