去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7, 2011年12月25日

讯息: 8885

语言: Esperanto

alfavera (显示个人资料) 2016年8月5日上午7:27:21

Lignon ni taksas kiel varman materialon, pro la agrabla sento dum palpado kaj ĝiaj teknikaj kvalitoj.

Vinisus (显示个人资料) 2016年8月5日上午11:36:03

Kiam ni prenas kompromison, ni honoras ĝin per nia ĉeesto.

alfavera (显示个人资料) 2016年8月6日上午6:37:46

Ĉerpas la rakontisto el la fonto de popolaj historioj.

Vinisus (显示个人资料) 2016年8月6日上午11:32:48

Homaranismo doktrino iniciatita de Zamenhof por kontentigi la liberpensulojn, sed bedaŭrinde ne floris.

dobri (显示个人资料) 2016年8月7日上午6:13:34

Feliĉe nun mi travivas la plej belan periodon de la vivo.

Vinisus (显示个人资料) 2016年8月7日上午11:09:39

Vere, mi estas socia estulo, kaj bezonas la kunvivadon kun mia proksimulo.

alfavera (显示个人资料) 2016年8月9日上午11:00:50

Pecon de tiu blua fromaĝo mi deziras: sinjorino, kiom kostas?

Vinisus (显示个人资料) 2016年8月9日上午11:30:33

Kvietigu la sopirojn de via koro. Tio, tion vi ankoraŭ ne atingis, estas survoje.

alfavera (显示个人资料) 2016年8月9日下午5:14:28

Sorĉa panoramo plorigis min kaj mia koro ĝojis pro la natura beleco.

Vinisus (显示个人资料) 2016年8月9日下午6:33:00

Bonaj aferoj de la vivo nur estas taksataj multevaloraj post kiam ili pasas aŭ oni perdas ilin. Eĉ la floroj suferas pro la kapricoj de la sorto, unuj beligas la vivon, aliaj beligas la morton.

回到上端