Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 25 décembre 2011

Messages : 8885

Langue: Esperanto

alfavera (Voir le profil) 26 janvier 2017 18:18:10

Korespondi kun vi, amikoj, estas ĝojige kaj lernige: ekzemple mi ne sciis la vorton 'gvati'.

Vinisus (Voir le profil) 26 janvier 2017 21:05:59

Grava eminentulino pri la kreaĵo de Zamenhof kaj korifeo de la Esperanta Movado en sia lando dirante tion, ŝi vere mirigas min.

alfavera (Voir le profil) 10 février 2017 14:23:00

Mandarino estas frukto oranĝkolora kun iomete acida gusto.

Vinisus (Voir le profil) 10 février 2017 17:19:33

Gutoj malvarmaj falis, poste pli kaj pli multe, fine ekfalis pluvego.

alfavera (Voir le profil) 11 février 2017 14:00:14

Pro la pluvoj bedaŭrinde kvantoj grandaj de tero malsuprenglitis de la flanko de la monteto kaj komencis plenigi la lagon.

Vinisus (Voir le profil) 11 février 2017 17:22:26

La vivo estas rapidega, kaj ŝanĝas siajn aspektojn ĉiumomente; rilate la tersurfacon okazas same t.e. pro la maldanka pluvego tiu lago ne plu ekzistas.

alfavera (Voir le profil) 14 février 2017 19:08:19

Ebriulo laŭte kantas sian amon longdaŭre, ĉar estas tago de la amantoj hodiaŭ.

Vinisus (Voir le profil) 14 février 2017 20:08:32

Heleno lasis sian landon por vivi en Trojo. Adamo preferis Evon, ĉar por li paradizo sen amo valoris nemion, eble ili estis ebriaj.

alfavera (Voir le profil) 15 février 2017 14:16:31

Esplorado de la ĵus malkovrita groto bezonos bonan preparadon, ĉar la entraĵo estas mallarĝa kaj profunda.

Vinisus (Voir le profil) 15 février 2017 16:34:30

portempe estas tiel, sed kunvivado kaj komprenemo alĝustigas ĉion, kaj la ŝajne grandega malfacileco diseriĝas.

Retour au début