ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Liter-vort-frazo Ludo

از cFlat7, 25 دسامبر 2011

پست‌ها: 8885

زبان: Esperanto

cFlat7 (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 3:30:37

Per diligenta laboro la abelo kolektis mielon, por la nuna nutrado sed ankaŭ por la enstonta nutrado.

Vinisus (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 12:05:06

Ni kiel la abeloj devas esti ordemaj en niaj agadoj ne koleriĝante antaŭ la multaj farendaĵo, nek malzorgante nian taskon.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 16:33:12

Teruro li eksentis kiam la ekzamenaj rezultoj estis proviziitaj, precipe ĉar li maldiligente pristudis.

Vinisus (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 19:10:40

per la unua vorto komenciĝas la parolado. La disciplino respondecas pri la sukceso de la plej gravaj faroj.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 21:34:40

Faroj miaj, mi esperas, devos esti decaj kaj bonaj.

Vinisus (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2019،‏ 22:10:51

Decaj kaj bonaj, do via feliĉo estas ebla.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2020،‏ 18:29:42

Eksterlande kaj interlande oni volas, ke ĉiuj aliaj samideanoj havu bonan novjaron.

Vinisus (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2020،‏ 19:01:06

Novjaro certe alportos novan oportunon, sed bezonas, ke ni ekzilu el nia vivo la malbonagon, kaj forpelu la malsanajn pensojn per la sanaj: tranĉu la malican reto de la malpravigeblaj suspektoj per la tondilo de konfido al nia proksimulo.

cFlat7 (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2020،‏ 23:36:56

Pri mia proksimulo, li ofte ĝenis nin, ekzemple kiam li uzas sian korbopilkajn ekipojn en sia aŭteja vojo.

Vinisus (نمایش مشخصات) 2 ژانویهٔ 2020،‏ 18:39:18

Vojo plena de dornaj, kelkfoje vi pagas la prezon por vivi en socia medio. Kvankam vi eble ne scias vi estas ekzemplo por aliulo.

بازگشت به بالا