본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Liter-vort-frazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2011년 12월 25일

글: 8885

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 14일 오전 3:47:25

Kaj kreu bonan influan etoson.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 14일 오후 12:40:53

Estas la vivo rapidega , kaj ŝanĝas ŝiajn aspektojn ĉiumomente.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 15일 오전 2:56:16

Ĉambristino ĉiumatene, dankeme, purigis kaj reorganizis nian hotelan ĉambron.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 15일 오전 11:07:52

Ĉiam oni vidas la problemon en alia persono kaj la eraron stampitan sur ties vizaĝo.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 16일 오전 3:32:38

Vane li provis eviti la torton, kiu rapide flugis al li, post kiam aliulo ĵetis ĝin al li.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 16일 오후 12:00:58

La okazon de morala kresko permesata de la vivo oni devas profiti, saĝe kaj akurate, ĉar la sinsekvo de la tempo estas neevitebla. Vole-nevole baldaŭ oni ne plu ekzistos.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 17일 오전 4:45:00

Esenco de vulkana elsputo (erupcio) estas varmege fandita roko, kiu finfine malvarmiĝos, rigidiĝos, kaj solidiĝos.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 17일 오후 12:43:53

Se iu akuzas min, mi certe ne fariĝos vulkano, sed mi devas serĉi la kaŭzon de la malbono, kaj elradikigu ĝin. La dialogo ĉiam devas okazi sen maldolĉeco.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 19일 오전 5:29:44

Mistero okazis, kiam mi parolis kun li kaj li trankvile rakontis al mi, ke li estas eksterterano.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 19일 오후 4:47:17

Estas li via kamarado kaj amiko ĉe la vivovojo, ĉe la malfacila grimpado al la monto de la eterneco.

다시 위로