Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Liter-vort-frazo Ludo

cFlat7 :lta, 25. joulukuuta 2011

Viestejä: 8885

Kieli: Esperanto

Vinisus (Näytä profiilli) 5. maaliskuuta 2020 13.06.39

Motivo por esti kompatema: Kiun nun mi donacas, estos morgaŭ mia protektanto, kiam mi bezonos bonvolemon kaj senkulpigon de alia.

cFlat7 (Näytä profiilli) 6. maaliskuuta 2020 3.34.43

Al mi la patro diris la jene anglan proverbon: Ne rigardu la donacan ĉevalon al la buŝo.

Vinisus (Näytä profiilli) 6. maaliskuuta 2020 11.46.23

Bone! Ankaŭ en la portugala oni diras: Ne rigardu la dentojn de Donacita ĉevalo. Moralaĵo de la proverbo: Ne postulu tiom de iu, kiu donas al vi ion!

cFlat7 (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2020 2.54.13

"Ia estos sufiĉe bone," li diris, kiam ŝi demandis, kion li deziris manĝi el la fridujo.

Vinisus (Näytä profiilli) 8. maaliskuuta 2020 12.49.23

Faritaj kompromisoj daŭras dum la tuta ekzistado, Per la unua vorto komenciĝas la parolado, la disciplino respondecas pri la sukceso de la plej gravaj faroj.

Takaisin ylös