前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

貼文者: cFlat7, 2011年12月25日

訊息: 8962

語言: Esperanto

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月2日上午2:08:42

Por bone sukcesi oni devas diligente laboras.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月2日下午12:09:48

La sciado estas bono, kiu, kvankam akumulita, neniam okupas spacon. Kontraŭe, ĝi faciligas novajn akirojn, do senĉesie mi estos ĝismorte. laborante por lerni plue.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月2日下午11:29:20

Pli multe da paco eblos, se homoj pli grandigos sian sciaĵon kaj afablecon, ĉu?

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月3日下午12:17:45

Ĉiu el ni bezonas pacon kaj sanon por ami kaj esti kompatema al la nedankemuloj. Ili sufokas la noblajn sentojn per la vaporoj de la fiero.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月4日上午2:17:08

Frukto estis bongusta, kiam ĝi maturiĝas, sed estas difekta kiam ĝi pretermaturiĝas.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月4日下午12:13:40

Pensu ni pri la tempo, kiu silente faras sian laboron; ĉu grava, ĉu malgrava, ĝi plenumas ĉiam la prenitajn kompromisojn antaŭ la dia Naturo.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月5日上午2:56:37

Nia patrino sekrete metis mikse monerojn en la farunmiksaĵo de la naskiĝtaga kuko, kaj poste la festpartoprenantoj trovis ilin kun feliĉaj suprizoj.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月5日上午10:56:48

Sokrato, Kristo kaj Gandhi estas maksimaj ekzemploj de humileco kaj la plej belaj modeloj de evoluado.Mortigitaj de kruelaj murdintoj, ili preferis morti ol reagi; simile al patrino, kiu estas rezignaciema antaŭ la malfaro de siaj idoj.

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月6日上午2:41:37

Interesis min konstrui arban fortikaĵon, sed mia patro preferis, ke mi interesiĝi pri riparado de la aŭto.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月6日上午11:04:20

Akiru la kutimon ripari aŭton por kontentigi vian patran postulon. Patro kaj patrino havas grandan respondecon. rilare siajn idojn.

回到上端