Til innholdet

Kiu estas pli bona?

fra Ierathel,2011 12 25

Meldinger: 10

Språk: Esperanto

Ierathel (Å vise profilen) 2011 12 25 23:52:04

Sauton al ĉiuj! sal.gif
Kiu vi uzas: hundETINo aŭ hundINETo? demando.gif

jchthys (Å vise profilen) 2011 12 26 01:10:57

Ina hundeto estas "hundetino". Eta hundino estas "hundineto". Simple, ĉu ne?

Ierathel (Å vise profilen) 2011 12 26 01:22:10

do, ambaŭ estas korektaj vortoj?

Sahaquiel (Å vise profilen) 2011 12 26 02:01:13

Ierathel:Sauton al ĉiuj! sal.gif
Kiu vi uzas: hundETINo aŭ hundINETo? demando.gif
Mi uzas hundineton

Ierathel (Å vise profilen) 2011 12 26 04:08:00

Dankon!!

drinkulo (Å vise profilen) 2011 12 26 07:43:32

Ierathel:do, ambaŭ estas korektaj vortoj?
Ambaŭ vortoj estas ĝustaj. Ĝi dependas nur de via opinio. Se vi volas esprimas ke la eteco (hundineto) estas pli grava ol la ineco (hundetino), aŭ inverse.

Alsete (Å vise profilen) 2011 12 26 09:21:53

drinkulo:
Ierathel:do, ambaŭ estas korektaj vortoj?
Ambaŭ vortoj estas ĝustaj. Ĝi dependas nur de via opinio. Se vi volas esprimas ke la eteco (hundineto) estas pli grava ol la ineco (hundetino), aŭ inverse.
Saluton al ĉiuj!

Mi ankaŭ eklernas la lingvon esperanton... (una mesaĝo en tiun foromon!)
Bv. ekskusu mian eraron, sed mi rendencas utiligi la francan vorto-sinsekvon. Vi povas korekti, mi ne estas ofendiĝema. rideto.gif

Ĉu oni skribas la gravan sufikson antaŭ aŭ malantaŭ la malgravan ?
Mi pensas ke oni devas skribi ĝi malantaŭ la alian, ĉar ĉeestas la aŭdeblan akcenton. Gûsta ?

Dankon de vian comprenemon!

Alano

Alsete (Å vise profilen) 2011 12 26 10:20:23

eroro: unua mesaĝo... Pardonu min.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 12 26 11:02:31

Alsete:eroro: unua mesaĝo... Pardonu min.
Vi povas mem redakti viajn mesaĝojn, se vi faris eraron.

N-true (Å vise profilen) 2011 12 26 13:45:04

Sufiksoj en Esperanto oni komprenu de la dekstra al la maldekstra:

hundineto = eta ina hundo
hundetino = ina eta hundo

Aŭ kun pli granda vorto:

junulargastejestrino = la ina estro de la ejo por la gastoj, rilate al la aro de uloj, kiuj estas junaj

Facile, ĉu ne? ridego.gif

Cetere... inter "hundineto" kaj "hundetino" verŝajne estas neniu vera malsamo, sed oni povus ja enkompreni iun en ĝin:

hundineto = ina hundo de iu speco, kiu hazarde estas tre malgranda, eble ĉar ŝi ankoraŭ estas tre juna
hundetino = ina hundo de iu tre malgranda speco

Esperanto ja estas lingvo, kie sufikso ĉiam priskribas la tutan vorton antaŭe, inkluzive de aliaj sufiksoj.

Tibake til toppen