Đi đến phần nội dung

Komencantoj kaj proponaĵoj

viết bởi Evildela, Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 05:37:26 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Mi ne certas pri la aliaj forumoj de lernu.net tamen la angla estas plene da komencantoj kiuj senĉese proponas ideojn por la ŝanĝado de nia kara lingvo. Mi volas ke la publiko tie ĉi elektu ke tiuj ĉi novaj fadenoj estus fermitaj senprokraste je la kreado, kun ia ligilo al paĝo kiu montras ke Esperanto estas viva lingvo kiu ne bezonas plibonigojn ktp...

Kion vi pensas?

mountainash (Xem thông tin cá nhân) 06:45:44 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Persone mi trovis taŭgan solvon. Mi ne ofte legas la anglan forumon, nur la esperantajn forumojn, kie kutime troveblas pli interesa diskuto.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:21:43 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Evildela:Kion vi pensas?
Mi pensas ke tia censuro estus sufiĉe fia. Proponi ŝanĝojn estas maniero pensi kaj pensigi pri la kvalito de nia lingvo. Jes, ne malmultaj esperantistaj zelotoj probable estas tute konvinkitaj ke ĝi estas perfekta kaj ne plibonigebla. Sed zelotojn ni havas jam sufiĉe. Mi bonvenigus pli kritikeman starpunkton.

Supozeble la ideo ke efektive ŝanĝeblas io en esperanto estas iom naiva, sed naivo ne estas krimo. Mi preferus ke iuj observas la malbonaĵojn al tio ke ili halelujadas pri ĉio ajn..

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:31:53 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 10:13:25 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

miĥil:Supozeble la ideo ke efektive ŝanĝeblas io en esperanto estas iom naiva, sed naivo ne estas krimo. Mi preferus ke iuj observas la malbonaĵojn al tio ke ili halelujadas pri ĉio ajn..
Tiu ĉi estas retejo por la lernado de la lingvo... Ĉu vere, vi ŝatas daŭre legi la samajn malnovajn proponojn por ŝanĝi la lingvon. Aŭ ĉu vi simple ne volas ofendi iun ajn. Mi tre laciĝas pro la senĉesaj proponaĵoj, eble se iu proponaĵo estus interese mi legus ĝin, tamen ĉiuj estas samaj, ni havas multajn fadenojn pri samaj temoj. Eble mi estis tie ĉi tro longe.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 11:03:49 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Evildela:
miĥil:Supozeble la ideo ke efektive ŝanĝeblas io en esperanto estas iom naiva, sed naivo ne estas krimo. Mi preferus ke iuj observas la malbonaĵojn al tio ke ili halelujadas pri ĉio ajn..
Tiu ĉi estas retejo por la lernado de la lingvo... Ĉu vere, vi ŝatas daŭre legi la samajn malnovajn proponojn por ŝanĝi la lingvon. Aŭ ĉu vi simple ne volas ofendi iun ajn. Mi tre laciĝas pro la senĉesaj proponaĵoj, eble se iu proponaĵo estus interese mi legus ĝin, tamen ĉiuj estas samaj, ni havas multajn fadenojn pri samaj temoj. Eble mi estis tie ĉi tro longe.
Se iu temo min ne interesas, mi ne legas ĝian fadenon - tiel simple. Ankaŭ mi estas kontraŭ tiu ideo - vere la problemo kuŝas en la uzantoj respondantaj al tiaj mesaĝoj.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:37:05 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

mountainash:Persone mi trovis taŭgan solvon. Mi ne ofte legas la anglan forumon, nur la esperantajn forumojn, kie kutime troveblas pli interesa diskuto.
+1

Jes, estas pli interese diskuti kun homoj, kiuj vere provas lerni Esperanton, anstataŭ kun homoj kiuj pretendas esti 'fakuloj' eĉ kiam ili apenaŭ kapablas skribi simplan frazon en Esperanto.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 20:09:15 Ngày 26 tháng 12 năm 2011

Evildela:Ĉu vere, vi ŝatas daŭre legi la samajn malnovajn proponojn por ŝanĝi la lingvon.
Niaj ŝatoj ne multe gravas. Kion vi proponas, ĉu ke ni simple forabolu ĉion kio hazarde ne plaĉas al iuj? Kie finiĝus tio? Estas ejo por lernado, do ne gravas pri kio la homoj parolas, ĉia ajn diskuto helpas lerni la lingvon. Probable des pli se la diskuto eĉ havas temon rilatan al la lingvo mem.

Se vi ne ŝatas legi tiajn malnovajn proponojn, mi proponas ke vi simple ne faru. Ne estas via devo. Se vi ne ŝatas legi maloriginalajn ideojn, tiam mi proponas ke vi ermitiĝu aŭ simile ĉar tion eviti estas preskaŭ absolute maleble. Alkutimiĝu, homoj nur gurdadas senoriginalajn samaĵojn.

Evildela (Xem thông tin cá nhân) 00:49:11 Ngày 27 tháng 12 năm 2011

miĥil:vi ermitiĝu aŭ simile ĉar tion eviti estas preskaŭ absolute maleble. Alkutimiĝu, homoj nur gurdadas senoriginalajn samaĵojn.
Mi ne pensas simple pri mi, se mi ne respondus, se la aliuloj ne respondus al tiuj ĉi demandoj - tiam la komencantoj kredas ke tiu ĉi lingvo estas lingvo kiu ne estas kompletigita kaj preta por ŝanĝado, ĉu ni volas prezenti Esperanton kiel viva lingvo, aŭ kiel projekto. La problemo estas ke tiuj ĉi diskutoj regas la suprejon de la forumo. Ankaŭ laŭ la voĉdonilo supre, mi ne estas la sola homo kiu pensas tiel

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 08:10:18 Ngày 27 tháng 12 năm 2011

Evildela:Mi ne pensas simple pri mi, se mi ne respondus, se la aliuloj ne respondus al tiuj ĉi demandoj - tiam la komencantoj kredas ke tiu ĉi lingvo estas lingvo kiu ne estas kompletigita kaj preta por ŝanĝado,
Se vi timus ke vi estas la sola kiu povus respondi, kaj vi pravus, tiam la problemo ne estas tiu propono, sed la malaktiveco de la paĝaro. Se vi timus ke eta stultaĵo el evidenta komencanto influus la ĝeneralan opinion de ĉiuj aliaj komencantoj, se neniu kontraŭdirus kaj ke vere tio bezonus la intervenon de 'supero', tiam mi pensas ke tro mankas al ni memfido aŭ eble eĉ simple tro mankas al ni la pravo.

Evildela:ĉu ni volas prezenti Esperanton kiel viva lingvo, aŭ kiel projekto.
Se ni volas nur prezenti Esperanton, ni fermu la forumojn entute.

Evildela:La problemo estas ke tiuj ĉi diskutoj regas la suprejon de la forumo.
Tute ne reagi al tiaj diskutoj eble estus la plej bona taktiko tion ripari.

Al mi ŝajnas ke tiaj diskutoj estas parto de la eduko de bona esperantisto. Esperantisto havu kialon elteni la supersignojn, partopreninte en diskutoj pri tio, ŝi eble havus pli klaran opinion.

Kaj se ekzistus 'ia ligilo al paĝo kiu montras ke Esperanto estas viva lingvo kiu ne bezonas plibonigojn ktp.', do kio estus la problemo? Iu simple mane citu tiun ĉe ĉiu tia fadeno , kio estus same multe da laboro kiel fermi la tutan fadenon, kaj tiam lasu la aferon al la resto de tiuj fadenanoj mem. Almenaŭ la 'prava' informo facile haveblus.

Quay lại