Till sidans innehåll

Helpu la paĝaron - faru mallongan tradukon

av erinja, 27 december 2011

Meddelanden: 3

Språk: Esperanto

erinja (Visa profilen) 27 december 2011 15:49:21

Troviĝas nun en la E@I-tradukejo la teksto de la kampanjo-paĝo por "100 000 EUR por ESF", nia donac-kampanjo por subteni ESF, kiu estas la fondaĵo kiu subtenas nin.

Ni estus tre dankemaj se oni tradukus la tekston de la paĝo al aliaj lingvoj, en la venontaj unu aŭ du tagoj, laŭeble. Temas pri donac-letero kiu longas ĉirkaŭ unu paĝon, plus la teksto de nia kampanjo-paĝo. Ne tre longa laboro, do!

Kiam la tradukoj pretos, mi dissendos novaĵleterojn en la koncernaj lingvoj. Jam pretas la traduko en la angla, do eblas verki tradukojn surbaze de la esperant-lingva orginalo, aŭ surbaze de la angla traduko.

La tradukejo por la kampanjo troviĝas ĉi tie

Se vi jam estas lernu-tradukanto, vi povos eniri ankaŭ la E@I-traduksistemon, kvankam ĝi troviĝas en alia paĝo.

Aparte gravas tradukoj en la hispana kaj la portugala, la dua kaj tria plej uzataj lingvoj en la paĝaro.

Agrablan tradukadon, kaj dankon por via laboro!

TatuLe (Visa profilen) 28 december 2011 02:53:11

Saluton!

Mi faris tradukojn al la sveda, sed unu afero min konfuzis, nome:
La Esperantic Studies Foundation estas registrita kiel 501(c)3 almoza fondaĵo en Usono; ĉiuj donacoj el Usono povas deklariĝi en impostaj dokumentoj. Donacoj de ekster Usono povus esti deklareblaj en impostaj dokumentoj, depende de lokaj leĝoj; kontrolu pri la leĝoj en via lando.
Mi pensis ke estus strange havi tiel detalan priskribon pri donacoj el Usono kiam temus pri teksto celata al svedoj. Mi ja povus aldoni detalojn pri la svedaj donaco-leĝoj, sed tiujn mi ne sufiĉe bone konas, kaj la aferon komplikigus tio, ke novaj leĝoj pri tio aplikiĝos en Svedio post novjaro. Do mia traduko inkluzivis nur tiun lastan, plej ĝeneralan frazon (Donacoj de ekster Usono povus esti deklareblaj en impostaj dokumentoj, depende de lokaj leĝoj; kontrolu pri la leĝoj en via lando.) Mi scias ke tradukistoj ja ne ŝanĝu la tradukatajn tekstojn, do mi volas scii, ĉu mi misfaris?

erinja (Visa profilen) 28 december 2011 03:03:57

Grandan dankon por via laboro!

Certe vi povas forigi informojn kiuj estas maltaŭgaj por svedoj; laŭ mi vi faris bone.

Mi inkluzivis tiun version en la esperanto-versio ĉar kredeble estas iuj usonanoj kiuj uzas la paĝaron en la angla. Mi ankaŭ supozas ke estus bone ke alilandanoj sciu ke la organizo ja estas registrita kun ies registaro (la usona, ĉi-kaze) do oni scias ke ĝi estas fidinda organizo.

Tillbaka till toppen