Poruke: 9
Jezik: Esperanto
Miland (Prikaz profila) 28. prosinca 2011. 14:00:31
En la mezepoko oni kredis ke je la vigliĝo de la fetuso, la animo ekestas. Eble je tiu momento la fetus ekmoviĝas kaj la patrino sentas tion. Post tio, do, abortigo fariĝas murdo.
Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?
bildo (Prikaz profila) 28. prosinca 2011. 15:25:39
Miland:Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?Mi ne kredas. Mi pensas, ke io ne estas homo, se ĝi ne havas nervosistemon.
unpensador (Prikaz profila) 28. prosinca 2011. 16:50:33
Miland:Miaopinie, la tuta homa vivo ne nepre devas komenci je la koncepto pro tio, ke identaj ĝemelfratoj fariĝas el dividita zigoto. Sed ne eblas dividi la spiritan animon, kiu ne estas korpa. Tial la tuta vivo, enhavanta la spiritan animon, devas komenci post la etapo de la zigoto.Je la momento de la koncepto, tio estas, kiam la spermatozoo eniras en la ovolon. Se estas ĝemelfratoj nature tio okasis pro tio ke du malsamaj spermatozojn eniris en du malsamajn ovulojn aŭ du spermtozojn eniris en nur unu ovulon kaj poste la ovulo dividiĝas en du partoj, sed iu parto devas havi ĝian spermatozoon, sed mi ne ekzakte scias detale kavankam mia patro kaj miaj do avoj estis tre bonaj kuracistoj (kaj aliaj de mia familio) sed tio pri la medicino estas tre malagrabla por mi kiam mi vidis en iliajn librojn fotojn de malsanoj kiu farigis min senti malsana. Ĉiumaniere mi ŝatas fitoterapion kaj medicinajn plantojn, sed tute ne ŝats vidi medicinaj operaciojn, kasj similajn aĝojn, nek anatomion, kaj kiam mi havis miajn gefilojn mi malaperis antaŭ la akuŝo de mia edzino. Mi konfesas ke mi eĉ estis nervoza kaj havis malbonan momenton.
En la mezepoko oni kredis ke je la de vigliĝo de la fetuso, la animo ekestis. Eble je tiu momento la fetus ekmoviĝis kaj la patrino sentis tion. Post tio, do, abortigo fariĝis murdo.
Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kuracplanto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativa_medicino
http://www.naturamedic.com/fitoterapia.htm
kaj Hatha Yoga kaj similaj.
mihxil (Prikaz profila) 28. prosinca 2011. 17:56:35
Do, estas malfacile fari ie klaran limon, ĉar estas laŭgrada afero. Sed almenaŭ ŝajnas al mi komplete evidente ke oni ne povas kompari kelkĉelulon kun plenkreskulo. Tiuj estas tre tre malsamaj aferoj.
robinast (Prikaz profila) 28. prosinca 2011. 21:14:24
unpensador: Se estas ĝemelfratoj nature tio okasis pro tio ke du malsamaj spermatozojn eniris en du malsamajn ovulojn aŭ du spermtozojn eniris en nur unu ovulon kaj poste la ovulo dividiĝas en du partoj, sed iu parto devas havi ĝian spermatozoon ,Fakte tute ne... la ovulo fekundiĝas, la kreiĝinta zigoto ekdisvolviĝas kaj poste dividiĝas, iniciate evoluadon de du - aŭ eĉ pli - infanoj (monozigotaj plurnaskitoj). Nur unu kaj sola ovulo kaj ankaŭ unu kaj sola spermatozoo partoprenas en la procezo.
*Demando al spertuloj de Esperanto: ĉu mi uzis la sufikson -iĝ- ĝuste ĉi tie? Mi mem ne certas... *
@miĥil:
Mi samopinias... Kaj aldonas, ke la demando verŝajnege ne estas unusignife respondebla ĉar mi tute ne kredas, ke oni povus unusignife difini la concepton 'la tuta homa vivo' - aŭ eĉ difini ĝin entute.
Miland (Prikaz profila) 29. prosinca 2011. 13:28:36
robinast:.. la ovulo fekundiĝas, la kreiĝinta zigoto ekdisvolviĝas kaj poste dividiĝas..Miaopinie, vi tute pravas. Vi ĝuste kombinis la adjektivan radikon fekund' kun la sufikso iĝ. Pri la aliaj, iĝ faras transitivan verbon netransitiva. Vi pravas, do pri la transitivaj verboj krei, disvolvi kaj dividi.
*Demando al spertuloj de Esperanto: ĉu mi uzis la sufikson -iĝ- ĝuste ĉi tie? Mi mem ne certas... *
Eble viaopinie vi ne estas "spertulo". Miaopinie, tamen, vi progresas bone! Mi sugestas ke iam vi provu la ekzamenojn de la retpaĝaro. Sukceso helpos vian memfidon.
robinast (Prikaz profila) 29. prosinca 2011. 13:48:24
Miland:Dankon, Miland! Mi ankaŭ mem pensas, ke mi progresas... Sed mi ja ankoraŭ havas la longan vojon iri. Nun mi daŭre uzas vortarojn kaj PMEG-on, sed malgraŭ tio fojfoje eraras.
Eble viaopinie vi ne estas "spertulo". Miaopinie, tamen, vi progresas bone! Mi sugestas ke iam vi provu la ekzamenojn de la retpaĝaro. Sukceso helpos vian memfidon.
La ekzamenojn mi certe provos kiel vi proponis. Verŝajne iam pli poste...
Miland (Prikaz profila) 29. prosinca 2011. 13:55:38
vidas vandenis:Mi komprenas la temon, sed al mi ne klaras, ĉu vorto "koncepto" estas ĝusta en ĉi tiu diskuto. Eble devas esti "koncipo"?Dankon - vi pravas, la vorto estas koncipo! Eble mi eraris pro la angla vorto "conception". Mi reviziis la unuan mesaĝon.
Altebrilas (Prikaz profila) 30. prosinca 2011. 22:51:44