Sisu juurde

Kiam la tuta homo vivo komenciĝas?

kelle poolt Miland, 28. detsember 2011

Postitused: 9

Keel: Esperanto

Miland (Näita profiili) 28. detsember 2011 14:00.31

Miaopinie, la tuta homa vivo ne nepre devas komenci je la koncipo pro tio, ke identaj ĝemelfratoj fariĝas el dividita zigoto. Sed ne eblas dividi la spiritan animon, kiu ne estas korpa. Tial la tuta vivo, enhavanta la spiritan animon, devas komenci post la etapo de la zigoto.

En la mezepoko oni kredis ke je la vigliĝo de la fetuso, la animo ekestas. Eble je tiu momento la fetus ekmoviĝas kaj la patrino sentas tion. Post tio, do, abortigo fariĝas murdo.

Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?

bildo (Näita profiili) 28. detsember 2011 15:25.39

Miland:Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?
Mi ne kredas. Mi pensas, ke io ne estas homo, se ĝi ne havas nervosistemon.

unpensador (Näita profiili) 28. detsember 2011 16:50.33

Miland:Miaopinie, la tuta homa vivo ne nepre devas komenci je la koncepto pro tio, ke identaj ĝemelfratoj fariĝas el dividita zigoto. Sed ne eblas dividi la spiritan animon, kiu ne estas korpa. Tial la tuta vivo, enhavanta la spiritan animon, devas komenci post la etapo de la zigoto.

En la mezepoko oni kredis ke je la de vigliĝo de la fetuso, la animo ekestis. Eble je tiu momento la fetus ekmoviĝis kaj la patrino sentis tion. Post tio, do, abortigo fariĝis murdo.

Kiam vi kredas ke la tuta homa vivo komenciĝas, kaj do abortigo fariĝas murdo?
Je la momento de la koncepto, tio estas, kiam la spermatozoo eniras en la ovolon. Se estas ĝemelfratoj nature tio okasis pro tio ke du malsamaj spermatozojn eniris en du malsamajn ovulojn aŭ du spermtozojn eniris en nur unu ovulon kaj poste la ovulo dividiĝas en du partoj, sed iu parto devas havi ĝian spermatozoon, sed mi ne ekzakte scias detale kavankam mia patro kaj miaj do avoj estis tre bonaj kuracistoj (kaj aliaj de mia familio) sed tio pri la medicino estas tre malagrabla por mi kiam mi vidis en iliajn librojn fotojn de malsanoj kiu farigis min senti malsana. Ĉiumaniere mi ŝatas fitoterapion kaj medicinajn plantojn, sed tute ne ŝats vidi medicinaj operaciojn, kasj similajn aĝojn, nek anatomion, kaj kiam mi havis miajn gefilojn mi malaperis antaŭ la akuŝo de mia edzino. Mi konfesas ke mi eĉ estis nervoza kaj havis malbonan momenton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kuracplanto

http://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativa_medicino

http://www.naturamedic.com/fitoterapia.htm

kaj Hatha Yoga kaj similaj. senkulpa.gif

mihxil (Näita profiili) 28. detsember 2011 17:56.35

Multe dependas de tio kio estas 'tuta' homa vivo. Evidente ĵus koncipita ĉelo ne jam estas plena homo. Nek fakte feto, kaj eble eĉ nek bebo, kaj eble eĉ nek infano. Mi eĉ ne rememoras ke mi havis unu jaron, mi ne havis plenan memoron, ne havis plenan komunikpovon, havis tute alian emocian vivon ktp, mi dubas ĉu tio estis 'tuta' homo. Nu, mi eĉ fakte dubas ĉu mi nun estas, sed tio estas alia temo...

Do, estas malfacile fari ie klaran limon, ĉar estas laŭgrada afero. Sed almenaŭ ŝajnas al mi komplete evidente ke oni ne povas kompari kelkĉelulon kun plenkreskulo. Tiuj estas tre tre malsamaj aferoj.

robinast (Näita profiili) 28. detsember 2011 21:14.24

unpensador: Se estas ĝemelfratoj nature tio okasis pro tio ke du malsamaj spermatozojn eniris en du malsamajn ovulojn aŭ du spermtozojn eniris en nur unu ovulon kaj poste la ovulo dividiĝas en du partoj, sed iu parto devas havi ĝian spermatozoon ,
Fakte tute ne... la ovulo fekundiĝas, la kreiĝinta zigoto ekdisvolviĝas kaj poste dividiĝas, iniciate evoluadon de du - aŭ eĉ pli - infanoj (monozigotaj plurnaskitoj). Nur unu kaj sola ovulo kaj ankaŭ unu kaj sola spermatozoo partoprenas en la procezo.

*Demando al spertuloj de Esperanto: ĉu mi uzis la sufikson -iĝ- ĝuste ĉi tie? Mi mem ne certas... rideto.gif *

@miĥil:
Mi samopinias... rideto.gif Kaj aldonas, ke la demando verŝajnege ne estas unusignife respondebla ĉar mi tute ne kredas, ke oni povus unusignife difini la concepton 'la tuta homa vivo' - aŭ eĉ difini ĝin entute.

Miland (Näita profiili) 29. detsember 2011 13:28.36

robinast:.. la ovulo fekundiĝas, la kreiĝinta zigoto ekdisvolviĝas kaj poste dividiĝas..

*Demando al spertuloj de Esperanto: ĉu mi uzis la sufikson -iĝ- ĝuste ĉi tie? Mi mem ne certas... rideto.gif *
Miaopinie, vi tute pravas. Vi ĝuste kombinis la adjektivan radikon fekund' kun la sufikso . Pri la aliaj, faras transitivan verbon netransitiva. Vi pravas, do pri la transitivaj verboj krei, disvolvi kaj dividi.

Eble viaopinie vi ne estas "spertulo". Miaopinie, tamen, vi progresas bone! Mi sugestas ke iam vi provu la ekzamenojn de la retpaĝaro. Sukceso helpos vian memfidon.

robinast (Näita profiili) 29. detsember 2011 13:48.24

Miland:
Eble viaopinie vi ne estas "spertulo". Miaopinie, tamen, vi progresas bone! Mi sugestas ke iam vi provu la ekzamenojn de la retpaĝaro. Sukceso helpos vian memfidon.
Dankon, Miland! Mi ankaŭ mem pensas, ke mi progresas... Sed mi ja ankoraŭ havas la longan vojon iri. Nun mi daŭre uzas vortarojn kaj PMEG-on, sed malgraŭ tio fojfoje eraras.
La ekzamenojn mi certe provos kiel vi proponis. Verŝajne iam pli poste... okulumo.gif

Miland (Näita profiili) 29. detsember 2011 13:55.38

vidas vandenis:Mi komprenas la temon, sed al mi ne klaras, ĉu vorto "koncepto" estas ĝusta en ĉi tiu diskuto. Eble devas esti "koncipo"?
Dankon - vi pravas, la vorto estas koncipo! Eble mi eraris pro la angla vorto "conception". Mi reviziis la unuan mesaĝon.

Altebrilas (Näita profiili) 30. detsember 2011 22:51.44

En praktiko, kiam iu bonvolas prizorgi vin. Tio povas esti antaŭ naskiĝo, je naskiĝo, poste aŭ... neniam. ploro.gif

Tagasi üles