Zum Inhalt

Pri la Lernu Vortaro...

von Chainy, 30. Dezember 2011

Beiträge: 8

Sprache: Esperanto

Chainy (Profil anzeigen) 30. Dezember 2011 12:41:31

Lastatempe mi provis plibonigi la Lernu-vortaron, almenaŭ la angla-Esperantan parton (en ambaŭ direktoj, sed ĉefe el la angla).

Ĝis nun mi koncentriĝis ĉefe pri vortoj komenciĝantaj je la litero 'a' (angla-Esperanto). Mi uzis la vortaron de John C. Wells kiel bazon. Mi pensas, ke ĉiuj vortoj komenciĝantaj je 'a' kiuj troviĝas en la vortaro de Wells nun troviĝas ankaŭ en la Lernu-vortaro.

Mi ne simple kopiis la vortojn, sed ankaŭ kontrolis ilin en NPIV2002, ReVo, la vortarojn de Kondratjev, Hron kaj Schuetz. Mi ankaŭ provis aldoni pliajn klarigojn en krampoj por helpi lernantojn elekti la ĝustan vorton. En la kazo de verboj mi ankaŭ aldonis informon pri (ne)transitiveco.

En la direkto el Esperanto al la angla, la Lernu-vortaro jam estis relative bona. Sed, el la angla al Esperanto multaj vortoj mankis, do mi aldonis sufiĉe multe da novaj vortoj kun la helpo de la supre-menciitaj vortaroj. Kompreneble, se la traduko de la Lernu-vortaro jam estis bona, mi nenion ŝanĝis. En multaj okazoj la rezulto estas mikso de vortoj kiuj jam estis en la Lernu-vortaro kaj aliaj vortoj el la Wells-vortaro.

----

Mi pensas, ke estus bone, se Lernu-vortaristoj pli komunikiĝus. La situacio nun ŝajnas esti tia, ke ĉiu aparta vortaristo simple mem faras ŝanĝojn kiam li/ŝi havas tempon, sed neniu scias pri kiuj ŝanĝoj estis faritaj, aŭ se ili entute estis faritaj!

Estus bone, se ni povus vidi la ŝanĝojn - kiel oni povas, ekzemple, sekvi ŝanĝojn en vikio. Sufiĉe ofte mi renkontis tre strangajn tradukojn en la vortaro - ofte ili tutsimple estis eraraj. Do, estus bone, se ni vortaristoj povus kontroli unu la alian kaj fari tion en malkaŝita maniero.

Se vortaristoj laborus kune en pli efika maniero, tiam ni povus multe pli rapide atingi bonajn rezultojn.

Jev (Profil anzeigen) 31. Dezember 2011 13:10:10

Chainy:Mi pensas, ke estus bone, se Lernu-vortaristoj pli komunikiĝus. ....
Estus bone, se ni povus vidi la ŝanĝojn - kiel oni povas, ekzemple, sekvi ŝanĝojn en vikio. ...
Vi tute pravas, indos iom post iom aldoni pli da instrumentoj ĉe la vortaroj, kiuj povus faciligi laboron de la vortaristoj. Sed necesos unue multe ŝanĝi la nunan sistemon por ebligi tion. Ajnokaze dankon pro via bonega laboro pri la vortaro.

qwertz (Profil anzeigen) 31. Dezember 2011 13:25:51

@Chainy: Pfff! Huj! Respekto al vi kaj tuta de aliaj troigemistoj. rideto.gif

TatuLe (Profil anzeigen) 3. Januar 2012 13:27:30

Mi trovis ke en la angla-esperanta vortaro, se oni skribas "de", kaj tradukas el la angla al Esperanto, ĝi donas la tradukon "des-" - ia kvazaŭ-esperanta prefikso demando.gif

... do jen ekzemplo de strangaĵo en la vortaro.

Chainy (Profil anzeigen) 3. Januar 2012 13:54:15

TatuLe:Mi trovis ke en la angla-esperanta vortaro, se oni skribas "de", kaj tradukas el la angla al Esperanto, ĝi donas la tradukon "des-" - ia kvazaŭ-esperanta prefikso demando.gif

... do jen ekzemplo de strangaĵo en la vortaro.
Dankon, TatuLe. Mi forigis tiun sensencaĵon.

Chainy (Profil anzeigen) 3. Januar 2012 13:57:53

Chainy:
TatuLe:Mi trovis ke en la angla-esperanta vortaro, se oni skribas "de", kaj tradukas el la angla al Esperanto, ĝi donas la tradukon "des-" - ia kvazaŭ-esperanta prefikso demando.gif

... do jen ekzemplo de strangaĵo en la vortaro.
Dankon, TatuLe. Mi forigis tiun sensencaĵon.
Tamen Wells enhavas:
de- = mal-; de-; sen-
Ĉu ni inkluzivu tion? Tio ne estas tute sensenca.

TatuLe (Profil anzeigen) 3. Januar 2012 14:08:11

Chainy:Tamen Wells enhavas:
de- = mal-; de-; sen-
Ĉu ni inkluzivu tion? Tio ne estas tute sensenca.
Jes, tiujn tradukojn oni ja povus inkluzivi, sed eble ankaŭ kun ekzemplovortoj, ĉar tio povus esti iom konfuza maniero prezenti prefiksojn.

Chainy (Profil anzeigen) 3. Januar 2012 14:15:43

TatuLe:
Chainy:Tamen Wells enhavas:
de- = mal-; de-; sen-
Ĉu ni inkluzivu tion? Tio ne estas tute sensenca.
Tiujn tradukojn oni ja povus inkluzivi, sed eble ankaŭ kun ekzemplovortoj, ĉar tio povus esti iom konfuza maniero prezenti prefiksojn.
Jes, tiaj tradukoj ne estas vere helpaj sen ekzemplovortoj. Sed mi timas ke necesus aldoni sufiĉe multe da ekzemploj por vere helpi. Ĉiuokaze, mi tre dubas, ke iu entute serĉus 'de-' en la vortaro.

Zurück nach oben