Al la enhavo

Chu preskauplena mashinlegebla senkosta E-o vortaro ekzistas?

de lgg, 2011-decembro-30

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

lgg (Montri la profilon) 2012-januaro-01 19:50:39

hebda999:...uzu ĝustan esperanton, alie vi nin ofendas.
Chio nemalpermesita estas permesita, chu ne? Mi memorigas ke iu ke estas presentata kiel esperantosupereco estas ghia kongrueco kun naciapensado...

N-true (Montri la profilon) 2012-januaro-01 21:30:25

lgg:
hebda999:...uzu ĝustan esperanton, alie vi nin ofendas.
Chio nemalpermesita estas permesita, chu ne? Mi memorigas ke iu ke estas presentata kiel esperantosupereco estas ghia kongrueco kun naciapensado...
Mi ne ofendiĝus, se vi misuzas iun verbon. Mi nur pensas: ho, li uzis ĝin malĝuste. Ĉu mi diru iun ajn?

Ŝajnas al mi, ke vi pensas, ke Esperanto ankaŭ estus planlingva projekto, kies gramatiko ankoraŭ ne estas fiksa. Sed ĝi jam iĝis lingvo propra, kun fiksa gramatiko. Vi ne plu povas ŝanĝi iun laŭ via gusto.

Se vi uzas iun vorton alimaniere (ekz. "ekzisti" kiel transitivan verbon), ĝi simple estas ne ĝusta. Uzi tiun vorton tielmaniere povus esti logika ebleco en iu nova lingvo kun ankoraŭ ne fiksa gramatiko (ekz. en via propra planlingvo), sed en Esperanto vi ne plu povas ŝanĝi la regulojn.

Via ideo pri "mezavocho" (laŭ la Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado de Ilony Koutny (2003) oni diru "medialo" aŭ "mediala voĉo") estas ne malbone. Certe ja ekzistas tiaj lingvoj. Sed Esperanto evidente ne estas unu el ili.
Por ekscio la ĝustan uzon kaj la signifon de iu vorto, rigardu ekz. en la PIV aŭ la ReVo. La PIV diras, ke "ekzisti/i" estas netransitiva verbo kaj la ekzemploj en ĝi ankaŭ montras tion. La plejparto (aŭ ĉiuj eĉ) estas elprenita el la verkoj de Zamenhof mem. Do, simpla respondo: ne, vi ne havas la rajton ŝanĝi la gramatikon laŭplaĉe, se vi volas esti komprenata.
Vi povas certe krei vian propran lingvon.

horsto (Montri la profilon) 2012-januaro-02 01:07:16

lgg:
Nenie estas skribita ke verbon 'ekzisti' oni povas uzi nur kiel kio oni estis nominta 'mezavocho', kaj ke tiun verbon ne povas havi nepersonan sencon 'esti ekzistenco' au ion similan.

Chu mi ne havas rajton de esprimolibereco?
Ne temas pri esprimlibereco. Vi ŝajne ne komprenas kio estas subjekto kaj kio estas objekto.

Reen al la supro