Al la enhavo

Propono

de pacepacapaco, 2007-aŭgusto-09

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-09 16:47:52

Antaŭ ol vi prenas viajn sterkforkon kaj torĉon, sciu, ke mi ne volas kaŭzi disputaĉon. Mi simple proponas ideon, kaj ne uzos ĝin se neniu volas.

Esperanto havas finaĵojn por demandi. Jen: -a, -e, -o, -u, -om, -am, -el,
-al, -es, ktp. Se oni volus aŭ esprimi ion aŭ demandi pri ago, oni uzas la verbo "fari." Do, mi proponas novan finaĵon: -vi.

Jen:
Kivu mi? = Kion mi faru?
Kiu ĉi tivos? = Kiu faros ĉi tion?
Mi ne povas tivi. = Mi ne povas fari tion.
Ŝi ĉivas por li. = Ŝi faras ĉion por li.
Li ivus ajn por ŝi. = Li farus ion ajn por ŝi.
Ĝi ĉivis, kivi li povas. = Ĝi faris ĉion, kion li povas (fari).

Nature, sen aprobo neniu tion uzu kiel vorton.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 13:39:43

Mi ne volas disputaĉi, sed... Kredeble, ne tro ofte aperas "fari" en Esperanto, kaj do mi pensas ke ne estas bona ideo precipe uzi "-vi" por tio.

lagwagon555 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 13:41:30

Estas bona ideo, sed mi pensas ke estas tre grave ke ni (esperantistoj) ne ŝanĝas la lingvon draste. Rigardu Ido, kaj oni scias kiel!

More (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 13:56:28

黄鸡蛋:Mi ne volas disputaĉi, sed... Kredeble, ne tro ofte aperas "fari" en Esperanto, kaj do mi pensas ke ne estas bona ideo precipe uzi "-vi" por tio.
Mi pensas same al vi, la esperanto jam estas kreita kaj tiuj, kiujn devas entrepeni pri la eblaj ŝanĝoj de la lingvo estas la membroj de la akademio, do pro tiu afero ili kapablas.

Pri la "geŝanĝemuloj" - mi ankaŭ ne volas disputaĉi -, eble estus bona ideo ke ili kreos novan lingvon ĉar tiel ili finfine estos feliĉaj sen detrui la bonintencan esperantan lingvon okulumo.gif .

Salutojn.

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 14:27:14

Hmm, vi pravas! Mi neniam volis ŝanĝi la lingvon, mi simple surpriziĝis ĉar vorto kun la signifo de "-vi" ne ekzistis. Se ni adoptus vorton, kiu signifus "fari tion," ni povus ankaŭ adopti vortojn, kiuj signifus "pro tio," "kun tio," ktp. "Fari tion" estas pli simpla, kaj la simpleco de Esperanto estas avantaĝo de la lingvo. Pardonon!

More (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 15:51:16

pacepacapaco:Hmm, vi pravas! Mi neniam volis ŝanĝi la lingvon, mi simple surpriziĝis ĉar vorto kun la signifo de "-vi" ne ekzistis. Se ni adoptus vorton, kiu signifus "fari tion," ni povus ankaŭ adopti vortojn, kiuj signifus "pro tio," "kun tio," ktp. "Fari tion" estas pli simpla, kaj la simpleco de Esperanto estas avantaĝo de la lingvo. Pardonon!
Nepardoninde lango.gif , vere via opinio estas interese sed mi pensas ke apliki ĝin malutiligus iomete la lingvon ĉar dividigus la esperantistojn rilate al la skribaĵo kaj tio, ne rezultus pozitive por la lingvo.

Krome, mi ne komprenas ĉar oni bezonas, laŭ via opinio, sufikson nur por la verbo "fari" kaj ne por aliaj. Ankaŭ mi ne komprenas la kialon uzi "-vi" nek sian originon.

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 17:41:46

Haha, mi uzis "-vi" ĉar aliaj literoj iĝus ekzistantaj vortoj. Timi, Ĉina/kino/ino, ili, ĉifi, kisi, ĉizi, tiko, iri, ktp. Ankaŭ, mi ŝatis la "v" ĉar mi studas la Svahilan, kaj unu vorto, kiu signifas "ĉi tiu," estas "hivi." Do, la "-vi" finaĵo sonas kiel montravorto.

More (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 20:28:33

pacepacapaco:Haha, mi uzis "-vi" ĉar aliaj literoj iĝus ekzistantaj vortoj. Timi, Ĉina/kino/ino, ili, ĉifi, kisi, ĉizi, tiko, iri, ktp. Ankaŭ, mi ŝatis la "v" ĉar mi studas la Svahilan, kaj unu vorto, kiu signifas "ĉi tiu," estas "hivi." Do, la "-vi" finaĵo sonas kiel montravorto.
Bone, dankon pro la klarigo, nun mi komprenas plibone vian intencon kaj kiel jam mi diris antaŭe ĝi rezultas interese. Kiel kuriozaĵo mi ŝategas ĝin, sed ne por io pli da tio.

Amike ^ MoRe ^

Reen al la supro