去目錄頁

Hezito pri sufiksoj

ElenaSánchezFer, 2012年1月1日

讯息: 4

语言: Esperanto

ElenaSánchezFer (显示个人资料) 2012年1月1日下午3:16:49

Saluton. Mi havas unu hezito pri Sufiksoj.
Por diri ke viro kredas je Jesuo Kristo oni diras ke "Li estas Kristano"
Kaj por diri ke virino kredas je Jesuo Kristo
Kio estas bone?
"Ŝi estas Kristano" aŭ
"Ŝi estas Kristanino"

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月1日下午3:32:43

Ambaŭ eblas. Tamen estas pli simple kaj pli vortŝpare diri ŝi estas kristano, kaj tiu formo ankaŭ ne ŝajnigas, ke kristano estas nur-vira vorto.

Tial mi forte rekomendas ŝi estas kristano.

Vidu ankaŭ: Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto

robinast (显示个人资料) 2012年1月1日下午3:42:06

Miaopinie, 'kristano' estas tute seksneŭtrala vorto, do ĝi taŭgas egale kaj por viroj kaj por virinoj. Sed se vi por iu kaŭzo reale volus substreki, ke iu kristano estas virina, vi povus diri 'kristanino'. Ordinare, uzu la vorton 'kristano' tamen.

mi havas unu hezito --- mi havas unu heziton
Sufiksoj, Kristano, Kristanino --- sufiksoj, kristano, kristanino

ElenaSánchezFer (显示个人资料) 2012年1月1日下午4:05:00

Dankon al vi ĉiuj!

回到上端