Por mi la Esperanto kaj la araba laŭlitera lingvo estas la plej facilaj.
od unpensador, 1 stycznia 2012
Wpisy: 21
Język: Esperanto
qwertz (Pokaż profil) 2 stycznia 2012, 12:58:19
unpensador:Kial vi ne skribus bitlibron kaj poste oni diskutus vian bitlibron ĉe lernu.net forumo?
Mi povas rakonti al vi multajn simpatiajan anekdotojn pri nia amikeco, sed mi ne havas plu de spazo. Eble alian tagon.
Sigil-bitlibrilo (senkoste) | jutoh kaj Atlantis (kunkoste).
Interne bitlibro oni tre plej taŭge povas aldoni retligiliojn.
Sendepende de bitlibron: Estas ne tre ĝojlegeble se vi ne uzas Lernu.net kodon kiel tio:
(LIG=http://www.via_retligilo) mia retligilo (/LIG)
Uzu angula versiono de "(" kaj ")".
Se vi citus mian mesaĝon, vi ankaŭ vidus lernu.net forumkodon:
ekzemplo de retligilo
bildo (Pokaż profil) 2 stycznia 2012, 14:42:16
qwertz:Dankon! Bona leciono!
Interne bitlibro oni tre plej taŭge povas aldoni retligiliojn. Estas ne tre ĝojlegeble se vi ne uzas:
(LIG=http://www.via_retligilo) mia retligilo (/LIG)
Uzu angula versiono de "(" kaj ")".
qwertz (Pokaż profil) 2 stycznia 2012, 17:28:56
bildo:Pardonu. Eble oni miskomprenus. Nature tion sole funkcias ĉe lernu.net forumsistemo. Aliaj forumsistemoj havas alian forumkodon.qwertz:Dankon! Bona leciono!
Interne bitlibro oni tre plej taŭge povas aldoni retligiliojn. Estas ne tre ĝojlegeble se vi ne uzas:
(LIG=http://www.via_retligilo) mia retligilo (/LIG)
Uzu angula versiono de "(" kaj ")".
raffadalbo (Pokaż profil) 6 stycznia 2012, 17:37:20
unpensador:La araba estas ege regula pri la formacio de vortoj.Mi ne komprenas bone la celon de tiu frazo.
Mi studis iom da langvo araba (ne en la universitato) kaj mi kredis ke ĝi estas tre malfacila kaj tre malregula. Ekzemple, preskaŭ ĉiuj la pluraloj estas malregulaj!
La esperanto estas milfoje pli facila!
Mi timas ke rajtas skribis "darkweasel":
darkweasel:Jes, li estas eta parto de spamo.(La araba estas ĉarma lingvo, sed tiu estas malsama afero.)
Tamen, se li volas diri ke la araba estas facila por li (efektive "por li", ne "laŭ li"), ĉiu homo estas malsama ol ĉiuj aliaj homoj.
Kaj, si li volas diri ke la angla ne estas tiel facila kiel oni pensas ĝenerale, mi konsentas parte. La esperanto estas sendube pli facila.
lgg (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 14:24:51
Ankau, mi ne povas rigardi, kiel la Esperanto estas lingvo facila, se tion diras Italo. Estas malfacila imagi ke unu lingvo latinida estos malfacila por parolanto en alia lingvo latinida.
hebda999 (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 15:18:58
lgg:Lingvo en kiu infiksojn ekzistas, kaj tioj infiksoj konsistas de literojn neskribitajn, ne povas esti facila.Kio estas letero neskribita? Same kiel malsencaĵo malsenca.
raffadalbo (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 16:57:42
hebda999:Kio estas letero neskribita?En araba la vokaloj povas esti longaj aŭ mallongaj. La vokaloj mallongaj normale ne skribiĝas. La akuzativo formiĝas per la ŝanĝo de la fina vokalo.
darkweasel (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 17:00:31
hebda999:Eble letero, kiun ankoraŭ iu planas skribi.
Kio estas letero neskribita?
raffadalbo (Pokaż profil) 7 stycznia 2012, 17:08:00
lgg:mi ne povas rigardi, kiel la Esperanto estas lingvo facila, se tion diras Italo. Estas malfacila imagi ke unu lingvo latinida estos malfacila por parolanto en alia lingvo latinida.Mi parte konsente. Zamenhofo volis fari lingvon internacian, miksita kun vortoj kaj strukturoj de ĉiuj lingvoj. Tamen, li prenis preskaŭ nur radikojn de lingvoj latinidaj kaj germanaj. Ankaŭ la strukturo estas pli simila al la lingvoj latinidaj ol al la lingvoj slavaj kaj tre malsimila de la lingvo araba aŭ ĉina.
Sed kelkaj aferoj estas facilaj por ĉiuj. Ekzemple, la pluraloj estas ĉiam laŭregulaj, kaj la konjugacio de la verbo estas ĉiam laŭregula kaj limigita.
hebda999 (Pokaż profil) 8 stycznia 2012, 17:47:06
raffadalbo:Ankaŭ la strukturo estas pli simila al la lingvoj latinidaj ol al la lingvoj slavaj kaj tre malsimila de la lingvo araba aŭ ĉina.Antaŭ ol diri ion pri la simileco de esperanto al latinaj lingvoj, bonvolu legi la artikolon: Esperanto, a western language? de Claude Piron.