본문으로

Naciaj uloj de la sakoj

글쓴이: novatago, 2007년 8월 11일

글: 1

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2007년 8월 11일 오전 9:40:51

Saluton. Ni parolas hodiaŭ pri la uloj kiuj manĝas geinfanojn nokte. Geinfanoj ke ne volas dormi frue. Tiuj malbonuloj kiuj aperas en la lulkantoj ke (oni ne scias kial) niaj gepatroj kantis kiam ni estis dormonta.

En Hispanio ni havas (aŭ mi konas) la "Coco"n (dirata koko) kaj la viron de la sako. Lulkanto pri la "coco" diris tiel:

Domu infano, ja dormu
aŭ venos la "coco" kaj manĝos vin.


Kiu povus dormi kun tia penso?demando.gif Krome neniu eksplikis al mi kiel li estas sed nur kun tia nomo timigis al mi.

La viro de la sako estas nur viro kiu enmentas geinfanojn en sakon kaj rabis ilin. Malgaje li ne estas legendo en nia mondo kaj ĉiam ekzitos la infanrabistojn ploro.gif . Denove: kiu povus dormi kun tia penso?.

Tamen, tia penso igis nin esti silente. Versajne tiu estis la celo senkulpa.gif.

Nu, ankaŭ ekzistas bonulojn, kiuj laboras nokte. Ekzemple la Museto Perez, kiu donas monon al geinfanoj ke metas falinta denton sub la kuseno.

Ĉu en viaj landoj ekzistas legendojn pri uloj, kiuj manĝas geinfanojn nokte?

Ĝis, Novatago.

다시 위로