Al la enhavo

-ig- por frazeroj

de pianopimp27, 2007-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 16:10:40

Se oni volas diri: "Viaj agoj rezultas en mia malsano" (stranga frazo, mi bedaŭras), oni diras "Vi malsanigas min." Ĉu oni povas fari sammaniere por frazeroj? Alivorte, kiuj (se iu ajn) el la sekvoj mi rajtas diri?

La filmo igis, ke mi volu vomi.
La filmo igis min volas vomi.

Aŭ eble ekzistas pli bona maniero por diri ion kiel tion, kiu mi ne scias? Antaŭdankon por via helpo, lernuanoj!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 19:06:13

La filmo voligas min vomi?

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 01:10:48

Ho, tio estas bona! Mi nur scivolas nun, ĉu iu el la miaj estis ankaŭ korekta? Sed dankon RiotNrrd!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 01:47:29

pianopimp27:Se oni volas diri: "Viaj agoj rezultas en mia malsano" (stranga frazo, mi bedaŭras) ...
La filmo igis, ke mi volu vomi.
La filmo igis min volas vomi.
rezultigas(Eble via "result in" okupis vian kapon)
pardonpetas("bedaŭri" signifas "regret" angle)

Viaj frazoj ambaŭ iom malpravas, kaj mi korektas ilin:
La filmo igis, ke mi volis vomi.
La filmo igis min voli vomi.

Post korektado la unua frazo estas bona, sed en la dua estas tro multaj infinitivoj. Jen eble pli bona:
La filmo igis min vomema.
La filmo vomemigis min.

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 02:16:54

rezultigas(Eble via "result in" okupis vian kapon)
Jes, mi trovis ne uzi 'ig'-vortojn por montri mian demandon. Mi esperis, ke iu komprenus ĝin rideto.gif

Kaj dankon, viaj korektadoj helpis. Mi ŝatas plej la unua, ĉar tio respondis perfekte mian demandon. La aliaj kun 'em' estas bona ankaŭ, ĉar mi devas uzi pli afiksojn en miaj vortoj. Mi neniam elpensus tion.

Sed vi diras al mi, ke mi ne rajtas diri "mi bedaŭras" por (angle) "I'm sorry?" Ĉu vi estas certe? Ĉar mi scias, ke mi vidis ĝin ĉie, eĉ ie en lernu. Eble la unu lokucio angle estas du Esperante?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 09:08:16

RetaVortaro:
bedaŭri
(tr)
1.
Ĉagrene senti la perdon de iu aŭ io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; nia bedaŭrata prezidanto.
2.
Esti malkontenta pro ia faro aŭ manko: mi bedaŭras mian severecon; bedaŭri la malŝparitan tempon; mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas, ke mi ne povos vin viziti.
Ĉar la traduko de "bedaŭri" ĉiam estas ankaŭ "regret" krom "be sorry", mi pensas ke estas pli bone uzi "pardonpeti".

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 15:18:01

pianopimp27:Alivorte, kiuj (se iu ajn) el la sekvoj mi rajtas diri?

La filmo igis, ke mi volu vomi.
La filmo igis min volas vomi.
"La filmo igas min vomi" estas tute bona. Aŭ "igas min vomema", "vomemigas min", ktp.

horsto (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-13 18:16:22

黄鸡蛋:
RetaVortaro:
bedaŭri
(tr)
1.
Ĉagrene senti la perdon de iu aŭ io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; nia bedaŭrata prezidanto.
2.
Esti malkontenta pro ia faro aŭ manko: mi bedaŭras mian severecon; bedaŭri la malŝparitan tempon; mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas, ke mi ne povos vin viziti.
Ĉar la traduko de "bedaŭri" ĉiam estas ankaŭ "regret" krom "be sorry", mi pensas ke estas pli bone uzi "pardonpeti".
Saluton,
Mi opinias ke bedaŭri estas la ĝusta vorto por "I am sorry" aŭ "I feel sorry". Por "regret" la traduko estas penti. Tio signifas ke pianopimp27 povas bedaŭri ke li eble ne faris bonan frazon, se li ne devas pardonpeti, ĉar li estas lernanto nek li devas penti.
Ĝis! sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 01:42:20

Por "I'm sorry" mi pensas ke "Pardonon" estas sufiĉa, kaj ke "Mi bedaŭras" iom diferencas.

horsto (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-14 15:37:49

黄鸡蛋:Por "I'm sorry" mi pensas ke "Pardonon" estas sufiĉa, kaj ke "Mi bedaŭras" iom diferencas.
pianopimp27 diris: stranga frazo, mi bedaŭras.

Ĉu vi ne pensas ke unue vi bedaŭras ion kaj poste vi povas aŭ pardonpeti aŭ ne pardonpeti?

Reen al la supro