Přejít k obsahu

~~, ĉu ne?

od uživatele zan ze dne 7. ledna 2012

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

hebda999 (Ukázat profil) 8. ledna 2012 15:06:53

zan:...Mi deziras ekscii, kion signifas la "czyż nie".
1)Ĉu ĝi esprimas la atendon de parolanto, ke alparolato preskaŭ tutecerte respondos jese?
2)Aŭ ĉu ĝi estas konfirmo por certigi la ĉeffrazon, kiu estas simpla aserto de parolanto?
3)Aŭ ĉu ĝi estas demando, ĉu alparolato same pensas kiel parolanto aŭ ne?
.
Simpledire:

Vi amas min, ĉu ne? === mi estas preskaŭ certa, ke vi amas min, diru nur jes, kaj mi estos tute certa.

Tio estas via mantelo, ĉu ne? == mi supozas, ke tiu mantelo devas esti via, nur diru jes, kaj mi estos tute certa pri tio ĉi.

...

zan (Ukázat profil) 9. ledna 2012 0:23:30

Dankon. Viaj respondoj sufiĉe helpis min.

hebda999:Vi amas min, ĉu ne? === mi estas preskaŭ certa, ke vi amas min, diru nur jes, kaj mi estos tute certa.
== 1) aŭ 1.5) laŭ la mia mezuro de certeco.

hebda999:Tio estas via mantelo, ĉu ne? == mi supozas, ke tiu mantelo devas esti via, nur diru jes, kaj mi estos tute certa pri tio ĉi.
== 2)

Temas pri "Hodiaŭ estas bela tago, ĉu ne?".
Ĉu oni diras ĉi tiel, kiam oni staras samloke kun alparolato,kiu sendube sentas la saman veteron? Laŭ japana lingva sento tio eblas por komenci komunikadon, por montri senmalamikecon. Tio vorte similas al demando kaj sence similas al saluto. Kiel oni diras tiusence en Esperanto? Aŭ sen "ĉu ne?" ?

Espeanto kaj la japana estas tute aliaj lingvoj. Tial mi ne scias verajn sencojn de Esperantaj esprimoj. Por ekscii ilin mi volas demandi iom detale.

sudanglo (Ukázat profil) 9. ledna 2012 11:25:10

Ĉu oni diras ĉi tiel, kiam oni staras samloke kun alparolato,kiu sendube sentas la saman veteron? Laŭ japana lingva sento tio eblas por komenci komunikadon, por montri senmalamikecon.
Tute same en Esperanto, Zan.

Tamen la aldono de 'ĉu' aŭ 'ĉu ne' je la fino de frazo povas foje esprimi dubon.

Ekz - Tio ne povas esti vera, ĉu? - eble tamen tio veras

La angla estas oficiala lingvo en Britujo, ĉu ne? - ŝajnas nekredeble, ke ĝi ne estus tiel klasita, tamen mi komencas dubi. (Fakte ĝi ne estas.)

zan (Ukázat profil) 9. ledna 2012 23:44:45

sudanglo:Tamen la aldono de 'ĉu' aŭ 'ĉu ne' je la fino de frazo povas foje esprimi dubon.

Ekz - Tio ne povas esti vera, ĉu? - eble tamen tio veras

La angla estas oficiala lingvo en Britujo, ĉu ne? - ŝajnas nekredeble, ke ĝi ne estus tiel klasita, tamen mi komencas dubi. (Fakte ĝi ne estas.)
Jes, ankaŭ mi uzas tian aldonitan ",cu?" por esprimi iom provokeman senton: Mi ne pensas tiel, sed vi ŝajnas pensi tiel. Se jes, vi estas...
Mi neniam legis en lernolibroj pri ĉi tia uzo de ",ĉu?". Tamen mi lernis tion per legado de Esperantaj libroj.

Kiam mi uzas tiusence ",ĉu?", kial ne uzi same ",ĉu ne?" ?
Do, mi devas aldoni plian gradon al la mia mezuro. Kaj mi renumeris la mezuron.

Certeco de ",cu ne?"
-1)Ĝi estas dubo al la ĉeffrazo, pri kiu alparolato eble ne dubas.
0)Ĝi estas simpla demando, ĉu alparolato same pensas kiel parolanto aŭ ne.
1)Ĝi estas konfirmo por certigi la ĉeffrazon, kiu estas supozo de parolanto.
2)Ĝi esprimas la atendon de parolanto, ke alparolato preskaŭ tutecerte respondos jese.
3)Ĝi ne estas veran demandon sed funkcias kiel saluto.

Laŭ mia rezono eblas -1, 1, 2 kaj 3.
Sed plej ĝeneralaj estas 1 kaj 2.

Zpět na začátek