目次へ

~~, ĉu ne?

zan,2012年1月7日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

zan (プロフィールを表示) 2012年1月7日 8:30:15

Kion signifas la aldonita demand-esprimo, ", ĉu ne?" laŭ preciza klarigo?
Mi ofte uzas la frazeton ",ĉu ne?", sed mi ne scias ĝian precizan signifon.

"Ĉi tio estas via ĉapo, ĉu ne?"
"Hodiaŭ estas bela tago, ĉu ne?"

Dankon.

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年1月7日 11:02:14

La funkcio estas elvoki la opinion de la alparolato(j).

'Hodiaŭ estas bela tago' estas nuda aserto. Vi ne indikas ke vi zorgas pri kion pensas alia(j).

Per aldono de 'ĉu ne' oni invitas konfirmon (aŭ malkonfirmon).

Tjeri (プロフィールを表示) 2012年1月7日 11:44:11

Same kiel en la japana: deshô.. ĉu ne?

zan (プロフィールを表示) 2012年1月7日 12:56:42

Dankon al la respondoj. Tamen, ĉu ie ne troviĝas tiurilata klarigo en PMEG? Mi serĉas sed ne povas trovi ĝin.

Ĉu la Esperanta "ĉu ne?" estas tute sama kiel en la angla "tag question"? Ĉu iel malsamas?

Ĉu ĝi havas la nuancon, ke parolanto atendas jeson de alparolato?
La japana lingvo havas similan dirmanieron ekz. "desho", kiu havas tian nuancon. Ĉu mi povas uzi "ĉu ne?" tute same kiel tian japanan dirmanieron?

Hispanio (プロフィールを表示) 2012年1月7日 13:01:47

zan:Ĉu la Esperanta "ĉu ne?" estas tute sama kiel en la angla "tag question"? Ĉu iel malsamas?
Ekzemplo estas pli bona maniero por montri al vi tion.

Tiu konstruaĵo estas tre granda, ĉu ne?
That building is very huge, isn't it?

Tjeri (プロフィールを表示) 2012年1月7日 16:07:34

EN PMEG, en la paragrafo "Tradiciaj esprimoj":
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/frazospecoj/m...

hebda999 (プロフィールを表示) 2012年1月7日 16:20:45

Multaj esperantaj esprimoj povas havi polan originon. En la pola lingvo estas precize la sama esprimo kaj same uzata kiel en esperanto:

czyż nie = ĉu ne.
To twoja czapka, czyż nie? - Tiu estas via ĉapo, ĉu ne?

zan (プロフィールを表示) 2012年1月7日 23:42:25

Tjeri:EN PMEG, en la paragrafo "Tradiciaj esprimoj":
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/frazospecoj/m...
Dankon pro via ligilo. Sed ĝi ne estas klarigo por "tag question"-ema "ĉu ne?".

hebda999:Multaj esperantaj esprimoj povas havi polan originon. En la pola lingvo estas precize la sama esprimo kaj same uzata kiel en esperanto:

czyż nie = ĉu ne.
To twoja czapka, czyż nie? - Tiu estas via ĉapo, ĉu ne?
Dankon, sed mi ne komprenas la polan lingvon.
Mi deziras ekscii, kion signifas la "czyż nie".
1)Ĉu ĝi esprimas la atendon de parolanto, ke alparolato preskaŭ tutecerte respondos jese?
2)Aŭ ĉu ĝi estas konfirmo por certigi la ĉeffrazon, kiu estas simpla aserto de parolanto?
3)Aŭ ĉu ĝi estas demando, ĉu alparolato same pensas kiel parolanto aŭ ne?

En la unua kazo parolanto certas, ke alparolato tute same pensas kiel li. Eĉ ne necesas demandi, sed li demandas por komunikado al alparolato.
En la dua kazo la certeco estas malpli granda ol en la unua. Necesas respondo por konfirmi.
En la tria kazo parolanto tute ne havas la certecon, kiel respondos alparolato.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年1月7日 23:46:44

Al mi ŝajnas, ke ĉu ne? povas esti uzata en la unuaj du sencoj, kiujn vi donas.

nikko (プロフィールを表示) 2012年1月8日 13:39:28

Oni povas ankaŭ uzi ",ĉu jes?" anstataŭe.

Ekz. Vi amas min, ĉu jes? lango.gif

先頭にもどる