前往目錄

"unun"?

貼文者: pne, 2012年1月8日

訊息: 4

語言: Esperanto

pne (顯示個人資料) 2012年1月8日下午6:44:00

Ĉu "unu" prenas akuzativa -n kaj oni diras "mi havas unun libron"?

Aŭ ĉu la vorto ĉiam estas sola "unu" kaj oni devas diri "mi havas unu libron"?

hebda999 (顯示個人資料) 2012年1月8日下午6:46:13

pne:Ĉu "unu" prenas akuzativa -n kaj oni diras "mi havas unun libron"?

Aŭ ĉu la vorto ĉiam estas sola "unu" kaj oni devas diri "mi havas unu libron"?
unu estas numeralo (radiko), nur substantivoj, adjektivoj kaj personaj pronomoj havas akuzativan formon:

mi havas unu libron
mi vidas unu belan virinon
...

darkweasel (顯示個人資料) 2012年1月8日下午6:53:56

Kiel hebda999 jam diris, la vorto unu ne povas ricevi -n, do *unun estas ĉiam malĝusta.

Tamen ekzistas la vorto unuj - plurala formo de unu, similsignifa al certaj. Tiu plurala formo ja povas fariĝi unujn.

Do:
Unu homon mi renkontis en Vieno, alian en Bratislavo.
sed:
Unujn homojn mi renkontis en Vieno, aliajn en Bratislavo.

drinkulo (顯示個人資料) 2012年1月17日下午1:00:09

Jen unu bona klarigo:

PMEG - Specialaj uzoj de unu

Mi preferas la alternativon (iu,certa)

回到上端