Al la enhavo

E-a babilo

de Hyperboreus, 2012-januaro-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-januaro-10 20:36:40

Forigite

tommjames (Montri la profilon) 2012-januaro-10 20:54:54

Iru al ##esperanto (jes, du kradoj) ĉe irc.freenode.net. Tie la ĉeestantaro kutime nombras almenaŭ 50. Pluraj lernu.net-anoj tie babilas.

Rogir (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:08:03

Kaj la babilejo de lernu.net foje ankaŭ vivas.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:10:05

tommjames:Iru al ##esperanto (jes, du kradoj) ĉe irc.freenode.net. Tie la ĉeestantaro kutime nombras almenaŭ 50. Pluraj lernu.net-anoj tie babilas.
Tamen en la lasta tempo ĝi malpli kaj malpli aktivas. malgajo.gif

(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:13:39

darkweasel:(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )
Ĉu vere ankoraŭ aktivas tiu uzanto?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-10 21:45:13

erinja:
darkweasel:(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )
Ĉu vere ankoraŭ aktivas tiu uzanto?
Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-10 22:01:42

darkweasel:Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".
Kiam li afiŝos denove, bv. kopii la mesaĝon kaj raporti lin kiel rubuzanton.

Oni ne devus devi doni avertojn al komencantoj pri spamistoj en babilejo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-11 06:14:28

erinja:
darkweasel:Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".
Kiam li afiŝos denove, bv. kopii la mesaĝon kaj raporti lin kiel rubuzanton.

Oni ne devus devi doni avertojn al komencantoj pri spamistoj en babilejo.
Nu, pri aktiveco (aŭ eĉ ekzisto de konto) ĉe lernu! mi fakte nenion scias, kaj la kanalo ##esperanto ne rilatas al lernu!, ĉu ne?

erinja (Montri la profilon) 2012-januaro-11 16:20:45

darkweasel:Nu, pri aktiveco (aŭ eĉ ekzisto de konto) ĉe lernu! mi fakte nenion scias, kaj la kanalo ##esperanto ne rilatas al lernu!, ĉu ne?
A haa, mi tute miskomprenis, mi kredis ke vi parolas pri nia babilejo ĉi tie. Pardonu! Evidente mi mislegis.

dubst3pp4 (Montri la profilon) 2012-januaro-12 19:50:52

Saluton, mi uzas Google+. Multaj da Esperantistoj estas ĉi tie. Jen mi: gplus.to/dubst3pp4

Reen al la supro