Ke daftar isi

E-a babilo

dari Hyperboreus, 10 Januari 2012

Pesan: 10

Bahasa: Esperanto

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 20.36.40

Forigite

tommjames (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 20.54.54

Iru al ##esperanto (jes, du kradoj) ĉe irc.freenode.net. Tie la ĉeestantaro kutime nombras almenaŭ 50. Pluraj lernu.net-anoj tie babilas.

Rogir (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 21.08.03

Kaj la babilejo de lernu.net foje ankaŭ vivas.

darkweasel (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 21.10.05

tommjames:Iru al ##esperanto (jes, du kradoj) ĉe irc.freenode.net. Tie la ĉeestantaro kutime nombras almenaŭ 50. Pluraj lernu.net-anoj tie babilas.
Tamen en la lasta tempo ĝi malpli kaj malpli aktivas. malgajo.gif

(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )

erinja (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 21.13.39

darkweasel:(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )
Ĉu vere ankoraŭ aktivas tiu uzanto?

darkweasel (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 21.45.13

erinja:
darkweasel:(Cetere, se vi iras tien, ne miru pri la fojfoje strangaj komentoj de "wippo" - ne prenu lin serioze. rideto.gif )
Ĉu vere ankoraŭ aktivas tiu uzanto?
Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".

erinja (Tunjukkan profil) 10 Januari 2012 22.01.42

darkweasel:Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".
Kiam li afiŝos denove, bv. kopii la mesaĝon kaj raporti lin kiel rubuzanton.

Oni ne devus devi doni avertojn al komencantoj pri spamistoj en babilejo.

darkweasel (Tunjukkan profil) 11 Januari 2012 06.14.28

erinja:
darkweasel:Pli ĝuste oni diru "denove", ne "ankoraŭ".
Kiam li afiŝos denove, bv. kopii la mesaĝon kaj raporti lin kiel rubuzanton.

Oni ne devus devi doni avertojn al komencantoj pri spamistoj en babilejo.
Nu, pri aktiveco (aŭ eĉ ekzisto de konto) ĉe lernu! mi fakte nenion scias, kaj la kanalo ##esperanto ne rilatas al lernu!, ĉu ne?

erinja (Tunjukkan profil) 11 Januari 2012 16.20.45

darkweasel:Nu, pri aktiveco (aŭ eĉ ekzisto de konto) ĉe lernu! mi fakte nenion scias, kaj la kanalo ##esperanto ne rilatas al lernu!, ĉu ne?
A haa, mi tute miskomprenis, mi kredis ke vi parolas pri nia babilejo ĉi tie. Pardonu! Evidente mi mislegis.

dubst3pp4 (Tunjukkan profil) 12 Januari 2012 19.50.52

Saluton, mi uzas Google+. Multaj da Esperantistoj estas ĉi tie. Jen mi: gplus.to/dubst3pp4

Kembali ke atas