前往目錄

Internacia Junulara Festivalo 2012: 04.04.12 - 10.04.12; Ĉervjo (Cervia), Italujo

貼文者: pierre91, 2012年1月11日

訊息: 2

語言: Esperanto

pierre91 (顯示個人資料) 2012年1月11日下午5:38:10

Saluton!!
La limdato de la unua aliĝperiodo de IJF estis plilongigita ĝis la 16a de Januaro. Tio signifas ke vi havas ankoraŭ kelkajn tagojn por partopreni IJF-n en la plejmalmultekosta aliĝkategorio! IJF, junulara renkontiĝo organizata de IEJ okazos de la 4a ĝis la 10a de Aprilo en Ĉervjo (Cervia), ĉe la Adria Maro, preskaŭ plaĝe. Ni vin invitas amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia mara etoso sed krom trinkejo kaj gufujo estos ankaŭ programo kun temo "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing" - al kiu interalie kontribuos fakuloj per 5 jam planitaj prelegoj -, estos koncertoj, ekskursoj kaj... vi? ridulo.gif
Eblas aliĝi ĉe: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/index.eo.php

Cetere estas IJFonduso por ebligi senpagan memzorgan partoprenon al homoj el malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/ijfonduso.eo.php
Eblas kandidatiĝi ĝis la 31a de Januaro!

La IJF-teamo
ijf.admin@gmail.com

jan aleksan (顯示個人資料) 2012年1月11日下午9:41:35

回到上端