본문으로

La problemo de la deviga gramatika nombro

글쓴이: Ilmen, 2012년 1월 11일

글: 14

언어: Esperanto

Ilmen (프로필 보기) 2012년 1월 19일 오후 7:06:27

Egan dankon por viaj taksoj. Mi feliĉas el tio, ke vi perceptas mian Esperanton bone. ^^

Pri mia esprimo "noma grupo", mi provis esprimi la angla "nominal group", la hispana "grupo nominal", la franca "groupe nominal", la finna "nimellinen ryhmä", ktp. Eble tio ne taŭgas aŭ estas sufiĉe klara?

Hyperboreus:Mi persone vin komprenas perfekte, kaj via skriba esprimeco al mi ŝajnas tre ellaborita kaj agrabla. (Nur la koloro f*kas miajn okulojn.)
Mia mesaĝa koloro dolorigas viajn okulojn? Strangege. Ĝia kolor-kodo estas #003A3E, do ĝi estas verd-bluo tre malhela, do normale simila al la nigro. Kiel vi vidas mian tekst-koloro? Kio estas via koloro de tekst-fono? Hela aŭ malhela koloro?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 1월 19일 오후 7:14:23

Ilmen:
Pri mia esprimo "noma grupo", mi provis esprimi la angla "nominal group", la hispana "grupo nominal", la franca "groupe nominal", la finna "nimellinen ryhmä", ktp. Eble tio ne taŭgas aŭ estas sufiĉe klara?
Ĉu vi celas grupon de substantivoj? Eble tio estas pli klara.
Ilmen:
Mia mesaĝa koloro dolorigas viajn okulojn? Strangege. Ĝia kolor-kodo estas #003A3E, do ĝi estas verd-bluo tre malhela, do normale simila al la nigro. Kiel vi vidas mian tekst-koloro? Kio estas via koloro de tekst-fono? Hela aŭ malhela koloro?
Nu, ankaŭ mi trovus tion pli agrabla, se vi ne ŝanĝus vian tekstkoloron - simple ĉar en tiu ĉi forumo miaj okuloj kutimas legi ion nigran.

TatuLe (프로필 보기) 2012년 1월 19일 오후 9:32:48

Ilmen:Pri mia esprimo "noma grupo", mi provis esprimi la angla "nominal group", la hispana "grupo nominal", la franca "groupe nominal", la finna "nimellinen ryhmä", ktp. Eble tio ne taŭgas aŭ estas sufiĉe klara?
Ĉu "nominal group" = "noun phrase"? Se jes, mi dirus en Esperanto "substantiva frazero". Ankaŭ ekzistas pli teknika termino, "substantiva sintagmo". Sed se vi preferas la vorton "grupo", pli klara ol "noma grupo" estus "substantiva grupo".

Ilmen (프로필 보기) 2012년 1월 23일 오후 5:56:25

Ĝi ja estas tio! Mi vere dircelis la terminon "substantiva (vort)grupo". Mi forgesis uzi la multe pli taŭgan vorton "substantivo". ^^

Pri mia tekst-koloro, mi uzas ĝin ekde longtempo, ankaŭ en aliaj interretaj diskutejoj, kaj ĝis nun neniu diris al mi tion, ke ĝi estas malplaĉa... Ĉiuokaze, mi testantas pli kontrastan koloron, malpli rimarkebla.

Ĉiukaze, dankon ankoraŭfoje al vi ĉiuj. ♪

다시 위로