Al la enhavo

Mendo de hostalo en St.Petersburgo per esperanto

de afonya, 2012-januaro-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

afonya (Montri la profilon) 2012-januaro-12 08:13:43

Se vi planas vojaĝi en St.Petersburgo, vi povas mendi hostalon per
esperanto en retejo La Vojaĝo -- http://vojaĝo.info/2011/03/12/first-hostel-st-p...

Tjeri (Montri la profilon) 2012-januaro-13 09:22:33

Hostalo? demando.gif

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-13 16:36:21

En la angla lingvo: hostel

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-13 16:43:51

ratkaptisto:En la angla lingvo: hostel
Kaj en Esperanto: "gastejo"

afonya (Montri la profilon) 2012-januaro-13 19:06:42

Estas loĝejo, tamen estas ankaŭ hotelo, gastejo... Veŝajne 'hostalo' ne estas fundamenta vorto, tamen ĝi estas uzata.

Se posedantoj de loĝejo nomas ĝin hotelo (hotel) - mi nomas hotelo, se gastejo (guesthouse) - mi nomas gastejo, se hostalo (hostel) - mi nomas hostalo. Ĝi ne estas mia biaso.

Bv vidi ankaŭ tie ĉi: http://www.esperanto-insulo.info/loghado.htm
Por rigardi ilian retejon surklaku sur BANANA HOSTALO.

Chainy (Montri la profilon) 2012-januaro-13 20:24:28

afonya:Bv vidi ankaŭ tie ĉi: http://www.esperanto-insulo.info/loghado.htm
Por rigardi ilian retejon surklaku sur BANANA HOSTALO.
Estas simple eraro, ke ili uzas tiun vorton - iu kopiis la anglan vorton, ĉar temas pri Haikou Banana Hostel kiu membras en la organizo Hostelling International.

Ĉie alie sur tiu paĝo oni uzas la ĝustan vorton gastejo.

afonya (Montri la profilon) 2012-januaro-14 14:38:27

do, tio ne malhelpas uzi la vorton

Reen al la supro