Al la enhavo

planlingvoj

de Desit1, 2012-januaro-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Desit1 (Montri la profilon) 2012-januaro-13 06:05:50

Saluton! Mi vojaĝis tra interreto kaj trovis ĥaozan kvanton da artefaritaj lngvoj! Ilin mi ne mencios ĉar ĝuste tio estas mia demando.

Kiom da planlingvoj vi (senserĉe tra interreto) povas mencii? Pri kiuj vi povas diri ion interesan?

Mi ŝatus nur vidi komentojn sen ligiloj, dankon.

Amike,
Des

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-13 07:19:58

Laŭ mia penso mi nur povas mencii:

Esperanton, Idon kaj Volapukon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-januaro-13 07:50:41

Planlingvaj projektoj kun iom da (plejparte iama!) disvastigo aŭ almenaŭ minmuma aplikado - sed neniam tiom, kiom havas Esperanto - estas Volapük, Latino sine flexione, Ido, Occidental/Interlingue, Novial, Basic English, Interlingua.
Preskaŭ ĉiuj aliaj projektoj (> 1000) estas/estis parolataj nur de sia inventinto.

Demian (Montri la profilon) 2012-januaro-13 09:11:51

Kirilo81:Planlingvaj projektoj kun iom da (plejparte iama!) disvastigo aŭ almenaŭ minmuma aplikado - sed neniam tiom, kiom havas Esperanto - estas Volapük, Latino sine flexione, Ido, Occidental/Interlingue, Novial, Basic English, Interlingua.
Preskaŭ ĉiuj aliaj projektoj (> 1000) estas/estis parolataj nur de sia inventinto.
Vi forgesis mencii la lingvon Klingon. rideto.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-januaro-13 10:54:47

Demian:
Vi forgesis mencii la lingvon Klingon. rideto.gif
Jes kaj ne, ja mi pensis kompreneble nur pri planlingvoj uzataj por la internacia komunikado, dum la klingona, sindarin k.a. estas "artaj" konstruitaj lingvoj.

vincas (Montri la profilon) 2012-januaro-13 13:25:43

Mi povas mencii: omo, neo, LdP, solresol, universalglot.

Reen al la supro