לתוכן העניינים

planlingvoj

של Desit1, 13 בינואר 2012

הודעות: 6

שפה: Esperanto

Desit1 (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 06:05:50

Saluton! Mi vojaĝis tra interreto kaj trovis ĥaozan kvanton da artefaritaj lngvoj! Ilin mi ne mencios ĉar ĝuste tio estas mia demando.

Kiom da planlingvoj vi (senserĉe tra interreto) povas mencii? Pri kiuj vi povas diri ion interesan?

Mi ŝatus nur vidi komentojn sen ligiloj, dankon.

Amike,
Des

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 07:19:58

Laŭ mia penso mi nur povas mencii:

Esperanton, Idon kaj Volapukon.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 07:50:41

Planlingvaj projektoj kun iom da (plejparte iama!) disvastigo aŭ almenaŭ minmuma aplikado - sed neniam tiom, kiom havas Esperanto - estas Volapük, Latino sine flexione, Ido, Occidental/Interlingue, Novial, Basic English, Interlingua.
Preskaŭ ĉiuj aliaj projektoj (> 1000) estas/estis parolataj nur de sia inventinto.

Demian (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 09:11:51

Kirilo81:Planlingvaj projektoj kun iom da (plejparte iama!) disvastigo aŭ almenaŭ minmuma aplikado - sed neniam tiom, kiom havas Esperanto - estas Volapük, Latino sine flexione, Ido, Occidental/Interlingue, Novial, Basic English, Interlingua.
Preskaŭ ĉiuj aliaj projektoj (> 1000) estas/estis parolataj nur de sia inventinto.
Vi forgesis mencii la lingvon Klingon. rideto.gif

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 10:54:47

Demian:
Vi forgesis mencii la lingvon Klingon. rideto.gif
Jes kaj ne, ja mi pensis kompreneble nur pri planlingvoj uzataj por la internacia komunikado, dum la klingona, sindarin k.a. estas "artaj" konstruitaj lingvoj.

vincas (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2012, 13:25:43

Mi povas mencii: omo, neo, LdP, solresol, universalglot.

לראש הדף