إلى المحتويات

Rasismo en Meksiko

من Desmut, 14 يناير، 2012

المشاركات: 11

لغة: Esperanto

erinja (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2012 11:53:22 م

Bedaŭrinde en tre multaj partoj de la mondo, la loĝantoj vidas helan haŭton kiel bonan aferon, kaj malhelan haŭton kiel malbonan.

Tial oni vendas tiom multajn haŭt-heligajn ŝmiraĵojn en Afriko kaj Barato, ekzemple.

Mi ŝokiĝis kiam mi vidis reklamon por tio en televido, en Barato. La ŝmiraĵo estis de Nivea. En la reklamo, bela virino forpuŝis viron kun malhela haŭto, por iri al la viro kun pli hela haŭto (kiu supozeble uzis la haŭt-heligan ŝmiraĵon de la reklamo!)

Estas ege bedaŭrinde ke personoj ne trovas trovi belecon en siaj naturaj haŭtkoloroj, kaj ke ili malhelpas sian sanon per uzado de fortaj kemiaĵoj sur la haŭto.

Jen ekzemploj de tiaj reklamoj el Tajlando, Barato, kaj Pakistano, [url=http://www.youtube.com/watch?v=KIUQ5hbRĤk].

En mia rapida serĉo mi ne trovis ion el Afriko sed mi bezonis nur kvin minutojn por trovi la suprajn ligilojn. Estas ne nur lokaj firmaoj, sed ankaŭ grandaj okcidentaj firmaoj kiel Garnier kaj Nivea kiuj vendas tiajn aferojn. Eble oni pensu antaŭ ol plu aĉeti produktojn de tiuj firmaoj, kiuj vendas tiajn aferojn en aliaj landoj![/url]

عودة للاعلى