Beiträge: 11
Sprache: Esperanto
Desmut (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 03:42:42
Dankon pro rigardi la filmon! Espereble oni lernu ion bonan de tiu ĉi video...
Rasismo en Meksiko - kion ni faras kun niaj gefi...
bildo (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 06:24:34
Desmut:Infanoj inter 5 kaj 11 jaroj partoprenis socian reserĉon. La resultoj vere estas tre mirigaj (tamen ne mirindaj), oni bezonas teni konsciencon kaj transdoni ĝin al niaj geinfanoj.Ĉi tio ne estas rasismo.
Dankon pro rigardi la filmon! Espereble oni lernu ion bonan de tiu ĉi video...
Rasismo en Meksiko - kion ni faras kun niaj gefi...
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Desmut (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 06:41:48
bildo:Ĉi tio ne estas rasismo.Verdire en Meksiko ne estas pli kutime vidi blondulojn. Tio estas la tasko de la televido, kino kaj socio.Afrikaj geinfanoj respondus male, kaj ĉi tio ankaŭ ne estus rasismo. Simple kiu estas pli kutima, tiu plaĉas pli multe.
Ĉu ne estas rasismo doni la plej negativajn voĉdonojn al nur unu specifa raso kun specifaj trajtoj kaj specifa kulturo?
Mi scias ke iliaj respondoj ne estis rasismaj tutvere, sed tiu "denaska" rasismo devenas ja el vera rasismo kiu antaŭ treege longe ekvekiĝis en la homoj de tiu ĉi lando...kaj la indiĝenaj trajtoj estis/as/os ĉiam malbonaj aferoj inter la meksikanoj, kvankam ĉiu meksikano senescepte havas ian rilaton iel familian kun la naciaj indiĝenoj, tial oni faras nun la kampanjon kontraŭ rasismaj sentoj.
Kaj mi dissendas ĝin en Esperantujo por konsciencigi aliajn homojn kiuj eble havas similan problemon en sia lando...
bildo (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 08:13:46
Desmut:Kial inter pupoj ne estis meksikana pupo? Eble tio estus la plej bela.
Verdire en Meksiko ne estas pli kutime vidi blondulojn.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Desmut (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 08:30:05
bildo:Hahaha jes, pri tio mi konsentasDesmut:Kial inter pupoj ne estis meksikana pupo? Eble tio estus la plej bela.
Verdire en Meksiko ne estas pli kutime vidi blondulojn.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Chainy (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 13:39:54
Pardonu, mi ne scias multe pri Meksiko - ĉu estas multe da homoj kun tre malhele nigra haŭto kiel la pupo en tiu filmeto? Laŭ mia scio, la haŭtkoloroj de la infanoj en la filmeto estas pli reprezentaj pri la plimulto da meksikanoj, ĉu ne?
Desmut (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 19:41:36
Chainy:Multaj el la infanoj en tiu filmeto havas haŭtkoloron ie inter la du ekstremoj de la du pupoj, kaj do ili iom konfuziĝis, kiam ili devis diri, kiu pupo pli similas al ili.Okazis ke, por la reserĉado, oni serĉis brunhaŭtan kaj blondhaŭtan pupojn, tamen ne eblis trovi brunhaŭtan (tiu haŭta koloro de la infanoj)sed tiun preskaŭ nigrahaŭta. Eĉ oni refarbis ĝin por pli similigi la koloron al la kutima bruneta meksika koloro, kaj tiu malhela pupo estis la resulto.
Pardonu, mi ne scias multe pri Meksiko - ĉu estas multe da homoj kun tre malhele nigra haŭto kiel la pupo en tiu filmeto? Laŭ mia scio, la haŭtkoloroj de la infanoj en la filmeto estas pli reprezentaj pri la plimulto da meksikanoj, ĉu ne?
En Meksikio vi povas trovi tre buntan homaron. Tiaj blankaj kiaj nederlandanoj kaj ankaŭ tiaj nigraj kiaj konganoj. Kaj, ankaŭ la plimulto havas tian koloron kian la infanoj en la filmo.
Kion mi volas montri estas ke ĉiuj la infanoj donis la malbonajn voĉdonojn kontraŭ la plej malhela pupo kaj tute ne kontraŭ la blonda. Tiu estas mia punkto. Ĉu tio ne estas iom rasisma sento?
Chainy (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 22:10:50
Desmut:Okazis ke, por la reserĉado, oni serĉis brunhaŭtan kaj blondhaŭtan pupojn, tamen ne eblis trovi brunhaŭtan (tiu haŭta koloro de la infanoj)sed tiun preskaŭ nigrahaŭta."reserĉado" sonas iom stranga - mi pensas, ke vi celas 'esplorado'?
Estas malfacile kredi, ke ili ne povis trovi pupon pli similan al la haŭtkoloro de la infanoj.
Desmut:Eĉ oni refarbis ĝin por pli similigi la koloron al la kutima bruneta meksika koloro, kaj tiu malhela pupo estis la resulto.Kiel vi scias, ke ili refarbis ĝin? Kaj kial refarbi ĝin per la sama koloro?
Desmut:En Meksikio vi povas trovi tre buntan homaron. Tiaj blankaj kiaj nederlandanoj kaj ankaŭ tiaj nigraj kiaj konganoj. Kaj, ankaŭ la plimulto havas tian koloron kian la infanoj en la filmo.Do eble estus pli interese, se ili uzus pli da pupoj, anstataŭ nur du pupoj je la ekstremoj...
Desmut:Kion mi volas montri estas ke ĉiuj la infanoj donis la malbonajn voĉdonojn kontraŭ la plej malhela pupo kaj tute ne kontraŭ la blonda. Tiu estas mia punkto. Ĉu tio ne estas iom rasisma sento?Nu, mi havas dubojn pri la metodo de la esplorado...
Desmut (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 23:16:18
Chainy:Verdire oni devus elekti pli taŭgan pupon, mi konkordas. Tiuj du ekstremoj estas maltaŭgaj...sed ja montras ion.
"reserĉado" sonas iom stranga - mi pensas, ke vi celas 'esplorado'?
Estas malfacile kredi, ke ili ne povis trovi pupon pli similan al la haŭtkoloro de la infanoj.
Kiel vi scias, ke ili refarbis ĝin? Kaj kial refarbi ĝin per la sama koloro?
Do eble estus pli interese, se ili uzus pli da pupoj, anstataŭ nur du pupoj je la ekstremoj...
Nu, mi havas dubojn pri la metodo de la esplorado...
Jes, mia celita vorto estis tiu, esplor'.
Eble oni povintus farbi ĝin per malpli malhelan koloron...
En la originala filmo oni mencias ke estis farbita blonda pupo ĉar ne eblis trovi brunethaŭtan pupon. Tial mi diris, verdire mi ne tute certas do mi ne faris la eksperimenton.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
novatago (Profil anzeigen) 15. Januar 2012 17:52:45
Ĝis, Novatago.