Al la enhavo

Demando por asialingvanaj samideanoj

de troyshadow, 2012-januaro-14

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-18 16:23:53

Junpe:
N-true:Kaj jes, la japana tamen havas subjektojn, kvankam oni ofte povas ellasi ĝin el la frazoj.
Sed la signifo de frazo en la japana ŝanĝiĝas, se subjekto aldoniĝas al ĝi.
En la japana oni uzas postpoziciojn "ŭa" aŭ "ga" por montri subjektojn.
(Mi) respondas. = Mi respondas.
Mi "ŭa" respondas. = Temas pri mi. Mi respondas.
Mi "ga" respondas.= Neniu alia ol mi respondas.
La vorto "ellasi" ne taŭgas laŭ mi.
Se la funkcio de vorto klare montrata per postpozicioj ĉu eblas uzi la verbon antaŭ la subjekto aŭ iaj aliaj frazanaĵoj post la objekto?

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-19 14:14:00

troyshadow:Se la funkcio de vorto klare montrata per postpozicioj ĉu eblas uzi la verbon antaŭ la subjekto aŭ iaj aliaj frazanaĵoj post la objekto?
En la japana la verbo venas laste en frazo. La frazanaĵoj, kiujn la verbo rilatas, venas antaŭe, kaj la vortordo de ili ne influas la bazan signifon de la frazo, kien ajn la objekto venas, tiel longe kiel ili venas antaŭ la verbo.

Kiam la verbo elparoliĝis, la frazo finiĝas. Sed eblas, ke la subjekto aŭ la objekto kune kun postpozicioj aldoniĝas poste. Se oni skribas, oni devas uzi punkton aŭ haltostrekon (aŭ eble komon) antaŭ la aldono.

Respondas. Mi "ga".
Respondas - Mi "ga".

N-true:Hm, sed estas tiel, ĉu ne:
Se oni havas subjekton (per "ga", aŭ foje per "wa", kvankam tiu antaŭ "wa" ne ĉiam estu la subjekto) en la frazo, ja estas klara. Sed se oni ne havas ĝin (kio ja okazas oftege en la japana), oni ĉiam subkomprenas iun subjekton (kvankam en kelkaj kazoj, kiuj eble eĉ ne havas subkompreneblan subjekton, simile al Esperanto "Pluvas."), do, en frazo, kiu en la japana nur aspektas kiel "Hodiaŭ libron legis.", oni tamen ĉiam subkomprenas tiun subjekton kiu estas la plej logika laŭ la kunteksto, do verŝajne "li" aŭ "mi", depende de la situacio kaj la antaŭaj frazoj.
Jes. Same kiel oni subkomprenas, ke tio okazas en la domo aŭ la plej logika laŭ la kunteksto. Mi volas diri, ke supozi, ke la subjekto ellasiĝas, montras la vidpunkton de tiuj, kiuj ĉiam diras frazojn kun subjektoj en siaj lingvoj.

N-true:Nu, eble oni diru, ke la japana ankaŭ havas subjektojn, kvankam ĝi ne ĉiam aperas "overte" (kiel diri "overt"?) en la frazo.
Ankaŭ mi ne scias, kiel diri ĝin. "Klare"? "Laŭŝajne"? "Montreble"?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-januaro-20 13:44:42

N-true:Nu, eble oni diru, ke la japana ankaŭ havas subjektojn, kvankam ĝi ne ĉiam aperas "overte" (kiel diri "overt"?) en la frazo.
Ankaŭ mi ne scias, kiel diri ĝin. "Klare"? "Laŭŝajne"? "Montreble"?[/quote]Eksplicite/ esprimiĝas

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-januaro-20 15:18:20

Junpe:
(Mi) respondas. = Mi respondas.
Mi "ŭa" respondas. = Temas pri mi. Mi respondas.
Mi "ga" respondas.= Neniu alia ol mi respondas.
Estas ni certaj ke ni temas pri asiaj lingvoj? Se oni temas de la strukturo ĝenerala aŭ de la vortaro, klara estas la diferenco inter lingvoj indo-eŭropaj kaj lingvoj kiel la japana.

Sed ekzistas okulumo.gif limoj!

En italia, kiu estas klare lingvo eŭropa kaj eĉ latina, la subjekto ofte ellasiĝas; kaj, se oni prononcas ĝin, la malellaso havas grandan sencon.

Rispondo. = Mi respondas.
Io rispondo. = Temas pri mi. Mi respondas.
Rispondo io.= Neniu alia ol mi respondas.

En italia, ne necesas "ua" aŭ "ga". Nur la ellaso kaj la ordo sufiĉas al ŝanĝo de senco.

Mi kredas ke tiu estas valida por ĉiu lingvo (asja aŭ eŭropa) kiu permesas la ellason de la subjekto. sal.gif

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-21 13:13:35

N-true:
Junpe:Jes. Same kiel oni subkomprenas, ke tio okazas en la domo aŭ la plej logika laŭ la kunteksto. Mi volas diri, ke supozi, ke la subjekto ellasiĝas, montras la vidpunkton de tiuj, kiuj ĉiam diras frazojn kun subjektoj en siaj lingvoj.
Interesa vidpunkto. Mi komprenas ja, kial vi diras tion. Mi mirus, ĉu laŭ la sintaksa analizo, la subjekto tamen ĉeestas – nur ne elparolata, do same kiel en Pro-Drop-lingvoj (kiuj kutime ne uzas pronomojn, kiel la hispana aŭ itala) – aŭ ĉu vere en la sintaksa strukturo ne trovas la subjekto.
Mi estas lingvisto, do tio interesas min. ridulo.gif
En la japana ĉiuj sekvantaj frazoj estas gramatike ĝustaj frazoj.

Mi legis.
Libro-N legis.
La domo ←ĈE legis.
(Per ←ĈE mi volas montri postpozicion, kiu signifas "ĉe".)

Mi opinias tamen ke, en la kazo de "legi", la objekto (libro) estas la plej grava.
Se ĝi mankas, mi volus demandi kiun legi, se tio ne evidentas en la kunteksto.

En legado troviĝas ja leganto kaj legiĝanto. Tial oni povas konsideri, ke ankaŭ subjekto (leganto) necesas al la verbo legi. Sed ordinare leganto estas homo. Tial eĉ kiam oni ne mencias leganton, oni tamen komprenas, ke homo legas. "Libro-N legas" ordinare signifas "Homoj aŭ oni legas libron", kaj mi ne volus demandi, kiu legi.

Laŭ mia kompreno Esperanto kutime havas subjekton. Do "legiĝi" eble estas formo pli baza aŭ pli uzebla ol "legi" por montri la gravan substantivon (la objekton de legado).

En la japana "ga" povas montri ankaŭ iun alian ol aganton.
Libron "ga" legi volas. =Libron legi mi volas.
Ĝi signifas, ke homo volas legi libron. Libro kompreneble ne estas subjekto de legado (aŭ volado legi), sed objekto de legado. La frazo signifas baze same kiel:
Libro-N legi volas.
Mi legis ie, ke "ga" montras kaŭzon de agado. Do libro igas, ke "mi volas legi".

Krome en kelkaj kazoj estas malfacile decidi, kiu estas la subjekto.

Mi ←AL "ŭa" amiko "ga" troviĝas. = Mi havas amikon.

Do kiu estas la subjekto, mi aŭ amiko?
Mi legis ie ankaŭ, ke lingvistoj ankoraŭ diskutas tiajn kazojn.

La koncepto "subjekto" ne necesas en analizi la gramatikon de la japana, mi opinias.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-21 18:58:14

kaj ĉu la japana havas la verbon 'havi' aŭ ĝi estas 'ĉe-esta'lingvo(simile la rusan)?

Junpe (Montri la profilon) 2012-januaro-22 13:56:04

troyshadow:kaj ĉu la japana havas la verbon 'havi' aŭ ĝi estas 'ĉe-esta'lingvo(simile la rusan)?
La japana havas la verbon "motsu", kiu baze signifas "havi en la mano" aŭ "posedi", kaj signifas "havi". Oni povas esprimi "mi havas amikon" per uzi ĝin, sed mi opinias, ke pli ordinare estas diri "al mi amiko estas", aŭ "mi "ni" "ŭa" amiko estas".

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-22 19:20:15

Junpe:
troyshadow:kaj ĉu la japana havas la verbon 'havi' aŭ ĝi estas 'ĉe-esta'lingvo(simile la rusan)?
La japana havas la verbon "motsu", kiu baze signifas "havi en la mano" aŭ "posedi", kaj signifas "havi". Oni povas esprimi "mi havas amikon" per uzi ĝin, sed mi opinias, ke pli ordinare estas diri "al mi amiko estas", aŭ "mi "ni" "ŭa" amiko estas".
Verŝajne,la rusa estas la plej asia lingvo el la eŭropaj,ĉar ruse uzi la verbo "havi"rilate al animalo aŭ al homo estas obscene(ĝi komprenitas tiaokazo kiel "fiki")
kaj ĉu vi ion rakonti pri aliaj asiaj lingvoj povas?

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-22 19:20:29

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-22 19:20:38

Reen al la supro