Sporočila: 334
Jezik: 简体中文
manlajo (Prikaži profil) 21. maj 2012 04:43:17
Patrino kaj filo estis lavantaj telerojn, dum la patro kaj filino televidantaj. Subite aŭdiĝis bruo de rompiĝo de telero kaj tion sekvis silento.
La filino diris ekrigardante la patron: “Certe la patrino tion faris.”
“Kial vi tiel opinias?”
“Ĉar ŝi ne kriis.”
理解的女兒
媽媽和兒子在洗盤子, 而爸爸和女兒則在看電視. 突然間聽到盤子摔破的聲音, 接著一片寂靜.
女兒看著爸爸說: "一定是媽媽打破的."
"妳怎麼知道?"
"因為她沒有大叫."
manlajo (Prikaži profil) 22. maj 2012 05:01:29
Patro: Ĉu vi scias, kial mi punas vin?
Filo: Mi ne scias, paĉjo. Do, kial?
Patro: Ĉar vi batis infanon malpli aĝa ol vi.
Filo: Do kial vi batas min? Mi estas malpli aĝa ol vi!
懲罰
爸爸: 你知道, 為什麼我處罰你嗎?
兒子: 我不知道. 爸, 為什麼?
爸爸: 因為你打年紀比你小的孩子.
兒子: 那你為什麼打我? 我的年紀也比你小!
manlajo (Prikaži profil) 23. maj 2012 02:55:14
Kvinjara knabo ion skribis sin klinante super tablo. La patrino demandis:
“Mia kara, kion vi skribas?”
“Mi skribas al la avino.”
“Sed vi ne lernis skribi kaj kiel vi povas tion fari?”
“Ne gravas. La avino ne scias legi.”
寫信
四歲男孩扒在桌上寫字. 媽媽問:
"乖孩子, 你在寫什麼?"
"我寫信給阿嬤."
"你又還沒學寫字, 你怎麼寫?"
"那沒關係, 阿嬤不識字."
manlajo (Prikaži profil) 24. maj 2012 04:36:28
Filo: Patro, la najbara onklo Li ofte aperigas siajn artikolojn sur ĵurnaloj. Kial vi tion ne faras?
Patro: Mia kara, ĉu vi ne rimarkis, ke mankas blanka spaco sur la ĵurnaloj plenaj de ideogramoj?
沒空間
兒子: 爸, 隔壁李叔叔常常在報上發表文章. 你怎麼不發表?
爸爸: 乖孩子, 難道你沒注意到, 報紙已印得滿滿的, 哪還有空間?"
manlajo (Prikaži profil) 25. maj 2012 07:00:24
Knabino hejmen revenis de balo en lernejo. La patrino demandis, ĉu ŝi ĝuis la balon. La knabino respondis:
“Bone, sed du knaboj interbatiĝis pro mi.”
Kiam la patrino ekĝojis kaŝe, la filino daŭrigis: “Neniu el ili volis danci kun mi, ili trudis min unu al la alia kaj interbatiĝis.”
媽媽的誤會
女孩從學校舞會回到家. 媽媽問她, 舞會好玩嗎. 女孩回答:
"好玩, 但有兩個男生為了我而打架."
媽媽正暗自高興, 女孩繼續說: "他們兩人都不想和我跳舞, 硬把我推給對方, 因而打了起來."
manlajo (Prikaži profil) 26. maj 2012 05:21:07
Filino: Patro, mi havas malfacilan matematikan problemon. Ĉu vi povus helpi min?
Patro: Kia estas la problemo?
Filino: Sinjoro enspezas ĉiumonate 300 juanojn, sed lia edzino elspezas 320 juanojn. Do...
Patro: Ne demandu min, sed vian patrinon. Ŝi estas specialistino pri tia problemo.
受窘的父親
女兒: 爸, 我有個數學難題. 你能幫個忙嗎?
父親: 怎樣的問題?
女兒: 某君每月省下 300 元, 但他太太花了 320 元. 那麼…
父親: 不要問我, 去問妳媽. 她才是那問題的專家.
manlajo (Prikaži profil) 27. maj 2012 03:30:32
Juĝisto: Ĉu vi faris klopodon por haltigi la akuziton antaŭ ol li batis vin?
Akuzanto: Jes. Mi deadmonis lin per ĉiaj malicaj blasfemoj, sed li malgraŭe batis min.
以辱罵勸阻
法官: 被告打你前, 你曾盡力阻止他嗎?
原告: 有. 我曾以各種辱罵勸阻他, 但他還是打我.
manlajo (Prikaži profil) 28. maj 2012 05:37:44
Iu sendis al sia forpasinta amiko girlandon kun skribo “Ripozu, ĝis revido”.
Post pripenso li sentis ion nedecan kaj telefonis al la sepultejo: “Bonvolu aldoni vorton ‘en paradizo’ post ‘ĝis revido’, se estas spaco.”
En la sekvanta tago oni legis sur la girlando “Ripozu, ĝis revido en paradizo, se estas spaco”.
天堂見
某人送過逝的朋友花圈, 上面寫著 "安息吧, 再見".
事後想想, 他覺得不妥, 於是打電話給殯儀社: "請在 '再見' 後面, 加上 '天堂上', 如果有空間的話."
次日, 花圈上寫的是 "安息吧, 再見天堂上, 如果有空間的話".
manlajo (Prikaži profil) 29. maj 2012 03:31:26
Noktomeze s-ro Ito estis vekita de telefono, ke kolera sinjorino plendis kontraŭ li:
“Via hundo bojas, pro tio mi ne povas endormiĝi!”
“Kiu vi estas?” kaj la sinjorino diris sian nomon.
Saman horon en la sekvanta nokto ŝi estis vekita - s-ro Ito telefonis al ŝi:
“Pardonon, respektata sinjorino! Mi havas la honoron informi vin, ke en mia hejmo neniam estis hundo.”
非狗的吠
半夜伊藤被電話吵醒, 有個生氣的女士向他抱怨:
"你的狗在吠, 讓我睡不著!"
"妳是誰?"
那女士報了自己的名字.
次夜同一時刻, 伊藤先生打電話給她:
"對不起, 敬愛的女士! 容我通知妳, 我家從來沒養過狗."
manlajo (Prikaži profil) 30. maj 2012 02:57:10
“Mi estas iom maljuna, kaj ne povas sturmi por milito, ĉu vi havas alian oficon por mi? Ekzemple ofico de generalo?”
壯志
"我有點年紀了, 無法在戰場上衝鋒, 不知你們有其他適合我的職位嗎? 比如說, 將軍的職位?"