Vai all’indice

笑話物語 Ŝercoj 2012

di manlajo, 15 gennaio 2012

Messaggi: 334

Lingua: 简体中文

manlajo (Mostra il profilo) 22 settembre 2012 07:26:18

Naiveco
Knabeto iris al hospitalo kune kun la patrino, kiu bezonas korpoekzamenon en obstetrika-ginekologia fako. Ŝi kun ĝemo premadis sian ventron. Terurite la knabeto demandis la patrinon, kio okazis.
Ŝi respondis: "Via frateto piedbatas min. Li fariĝis pli kaj pli petola."
La knabeto konsilis: "Do vi englutu ludilon por li."

天真
小男孩和媽媽去醫院, 她到婦科作檢查.
她呻吟地按著肚子. 男孩害怕地問媽媽, 怎麼了.
她答: "你弟弟踢了我. 他越來越頑皮."
小男孩勸道: "妳吞個玩具給他玩."

manlajo (Mostra il profilo) 29 settembre 2012 07:36:41

Sekreto de bona memoro
A: Hieraŭ mi aĉetis libron "Sekreto de bona memoro" kaj ĝin finlegis dum la tuta nokto.
B; Ĉu mi povus legi ĝin?
A: Certe. Sed mi forgesis, kien mi metis ĝin.

好記性的秘訣
甲: 昨天我買了一本書, 叫 "好記性的秘訣", 晚上就把它讀完了.
乙: 我可以借來讀嗎?
甲: 當然. 但我忘了, 我把它放哪裡去了.

manlajo (Mostra il profilo) 07 ottobre 2012 07:19:51

Sukcesinto de alia senco
Mi diris al mia bona amiko, kiu kuris la lasta en kurkonkurso: "Bedaŭrinde, vi kuris la lasta."
Sed li respondis: "Kiel vi povas tiel opinii? Ĉu vi ne vidis, ke ili kuregis pro mia persekutado?"

另個意義的成功者
我跟賽跑最後一名的好友說: "真遺憾, 你跑最後."
然而他回答: "你怎麼這樣想? 你沒看到我一追, 他們就拼命逃了嗎?"

maratonisto (Mostra il profilo) 14 ottobre 2012 19:06:45

Mi tre ŝatas tiujn ŝercojn. Unu aldonas ankaŭ mi.
Manjalo, bonvolu traduki en la ĉinan:

Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:
- Mi kuros hejmen por preni karoton.
- Prenu du karotojn, ni faros ankaŭ nazon.

manlajo (Mostra il profilo) 16 ottobre 2012 02:15:37

maratonisto:Mi tre ŝatas tiujn ŝercojn. Unu aldonas ankaŭ mi.
Manjalo, bonvolu traduki en la ĉinan:

Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:
- Mi kuros hejmen por preni karoton.
- Prenu du karotojn, ni faros ankaŭ nazon.
兩個小孩在堆雪人. 一個說:
- 我跑回家去拿紅蘿蔔來.
- 拿兩個紅蘿蔔吧, 我們也要裝上鼻子.

manlajo (Mostra il profilo) 21 ottobre 2012 07:01:30

Poŝo de kanguruo
Patro: Ĉu vi scias, por kio taŭgas la poŝo sur la ventro de kanguruo?
Filo: Mi pensas, ke tie kanguruo tenas infanon.
Patro: Sed kial ankaŭ kanguruido havas tian poŝon?
Filo: Certe por teni bombonojn

袋鼠的袋子
爸爸: 你知道, 袋鼠的袋子有什麼用嗎?
兒子: 我想, 袋鼠用它裝小袋鼠 .
爸爸: 那為什麼小袋鼠也有袋子?
兒子: 一定是用來裝糖果的.

manlajo (Mostra il profilo) 26 ottobre 2012 04:40:10

Troa elektemo
Sinjorino estis elektanta ledŝuojn en butiko. Post longa elektado ŝi diris al vendistino: "Bonvolu doni al mi la paron, kiun mi preferis ĉe la komenco."
"Sed bedaŭrinde tiu paro estis jam vendita antaŭ 2 horoj."

太挑剔
女士在鞋店挑皮鞋. 經過長時的挑選, 她對女店員說: "請給我最先我選到的那雙.
"可惜那雙在二小時前已經賣掉了."

manlajo (Mostra il profilo) 03 novembre 2012 05:06:53

Biciklo kaj belulino en reklamo
Maljuna Wang televidis reklamon pri biciklo kaj iris aĉeti. Sed li trovis, ke ĉiuj bicikloj en la butiko ne havas lampon.
Li demandis: "Sed en reklamo la biciklo havas lampon."
Vendisto respondis: "En reklamo sur biciklo estas belulino."

廣告中的自行車與美女
老王在電視中看到自行車廣告, 就去買. 但他發現, 店裡的自行車都沒有燈.
他問: "廣告中的自行車都有燈."
店員回答: "廣告中騎車的是美女啊."

manlajo (Mostra il profilo) 11 novembre 2012 08:14:11

Ekstaza bildo
Studento inklina al impresismo kaj kubismo volis aĉeti pentraĵon en galerio. Post longa elektado li fine decidis aĉeti la bildon kun nigraj punktoj sur blanka fono kadrita per kupra framo.
Li demandis: "Kiom ĝi kostas?"
Kaj oni respondis: "Ĝi estas ŝaltilo sur la muro."

令人狂喜的圖畫
喜好印象派和立體派的學生想在畫廊裡買一幅畫. 選了好久, 他終於決定買白色背景上有數個黑點裱在銅框裡的那一幅.
他問: 這要多少錢?
店員答: 那是牆上的開關.

manlajo (Mostra il profilo) 17 novembre 2012 05:41:28

Sendanĝera teruro
Aviadilo subite malekvilibriĝis kaj faris transkapiĝon, sed fine ĉio revenis en ordon. La pasaĝeroj estis teruritaj kaj kriegis.
Eliris el stirista kajuto stevardino. Kun rideto ŝi diris: "Sinjorinoj kaj sinjoroj, estu trankvilaj, ĉio en ordo. Ĵus antaŭe piloto nur ekternis."

有驚無險
飛機突然失去平衡, 翻了一轉, 還好最後一切回復正常. 旅客們嚇死了, 議論紛紛.
空服員從駕駛艙出來, 她帶著微笑說: "各位女士, 先生, 請不必驚慌, 一切都正常了. 剛剛機長打了一個噴嚏.

Torna all’inizio