Aller au contenu

笑話物語 Ŝercoj 2012

de manlajo, 15 janvier 2012

Messages : 334

Langue: 简体中文

manlajo (Voir le profil) 24 novembre 2012 05:16:00

Mirinda piloto
Aviadilo estis surteriĝanta sur nova flughaveno. Kvankam la piloto ĝisfunde malstartigis la motoron, tamen la aviadilo apenaŭ eliris el la kurejo. Li ekrigardis eksteren tra glaco kaj ektimiĝis:
"Ho, ĉu troviĝas tiel mallonga kurejo en la mondo?" La ĉefpiloto ekrigardis kaj diris kun miro:
"Ho, la kurejo ne estas longa, sed sufiĉe larĝa!"

奇怪的機師
飛機正著陸在一個新的機場. 雖然機師拼命止住引擎, 但飛機就快要超越跑道了. 他透過窗口向外看, 嚇了一跳:
"喔, 世界上哪有這麼短的跑道."
正機師看看, 好奇地說: "喔, 跑道不長, 但是有夠寬!"

manlajo (Voir le profil) 1 décembre 2012 05:07:35

Misiri en unudirektan vojon
Maljuna ĝentlemano senatente veturis en unudirektan vojon. Post nelonge li trovis, ke li estis krampita de torento da aŭtoj de la kontraŭa direkto. Li devis plejeble malrapidigi sian aŭton antaŭen. Fine li estis haltigita de policano:
"Certe vi scias, kial mi haltigis vin."
"Kompreneble, ĉar mi estas la sola, kiun vi povas kuratingi."

逆行單行道
老紳士不經意地開車進單行道. 不久, 他發覺自己夾在逆向而來的車陣中. 他得儘量減慢車子前行的速度. 終於, 他被警察攔了下來:
"你必定知道, 我為什麼攔你."
"當然, 因為我是你唯一能追得上的."

manlajo (Voir le profil) 8 décembre 2012 04:17:58

Respektivaj preferoj
Vespere geamantoj iris rigardi filmon. La knabino demandis:
- Kiun filmon vi plej ŝatas?
- 'Rigardata de Knabino', kaj vi?
- 'Riĉulo el Sudo'

各有所好
一對情侶晚上去看電影. 女的問:
- 你喜歡哪部電影?
- '女孩的眷顧', 妳呢?
- '南方來的富人'.

manlajo (Voir le profil) 15 décembre 2012 04:53:35

Vanta analfabeto
Iu analfabeto ĉiam ŝatas ŝajnigi sin legipova. Foje li ŝajnigis sin leganta ĵurnalon, sed tenis ĝin renversita.
"Hej", preterpasanto demandis lin, "kiu novaĵo en la ĵurnalo?"
La "leganto" respondis: "Denove trafika akcidento! Jen renversiĝinta aŭto kun radoj supren."

虛榮的文盲
某文盲常愛逞現他識字. 某次他假裝在讀報, 但卻拿反了.
"嘿," 路過者問他, "報紙上有什麼新聞?"
'讀報者' 答: "又是交通事故! 你看, 車子四輪朝天."

manlajo (Voir le profil) 23 décembre 2012 05:07:38

Utilo de manĝado de fiŝo
A: Kian utilon alportos manĝado de fiŝo?
B: Ofte manĝi fiŝon preventas miopecon.
A: Kial?
B: Ĉu vi iam trovis miopan katon?

吃魚的好處
A:吃魚會帶來什麼好處嗎?
B:經常吃魚可以防止近視。
A:為什麼?
B:你有看過近視的貓嗎?

manlajo (Voir le profil) 30 décembre 2012 05:58:59

Diru pli precize
Profesoro estis en urĝa preparado de memuaro en hejmo.
“Mia kara,” li demandis sian edzinon, “kie estas mia krajono?”
“Ĉu ĝi ne estas sur via orelo?” respondis la edzino.
“Vi ne rimarkis ke mi estas terure okupita? Ĉu vi ne povas diri pli precize? Sur kiu mia orelo ĝi estas?” kolere diris la edzo.

請講清楚一點
教授在家準備重要的講稿.
"親愛的, 妳有看到我的鉛筆嗎?" 他問老婆.
"那不就擱在你的耳朵上嗎?" 妻子答.
"你沒看到, 我都快忙死了? 到底在哪隻耳朵上, 不能說清楚一點嗎?" 老公憤憤地說.

manlajo (Voir le profil) 6 janvier 2013 06:26:27

Eksedziĝo
- Kial vi volas eksedziĝi kun via edzo?
- Hieraŭ ni iris al sortodivenisto. Li diris ke mi naskos 2 infanojn, kaj li, 4. Pensu, kun kiu li havos la aliajn du infanoj?

離婚
- 為什麼你想和老公離婚?
- 昨天我們去算命. 算命的說, 我會生 2個孩子, 而他會有4個孩子. 你看, 他會和誰生另外那兩個?

manlajo (Voir le profil) 13 janvier 2013 07:56:13

Bonkora maljunulo
Junulo sukcesis transnaĝi la Britan Markolon. Kiam li surbordiĝis, multaj homoj gratulis lin.
Al li venis maljunulo. Palpante liajn malsekajn harojn, li demandis mire: “Ho junulo, ĉu vi ne scias, ke ĉi tie estas pramo?”

好心的老人
青年成功泳渡英吉利海峽. 當他登岸時, 許多人向他祝賀.
走過來一位老人. 輕撫他的濕髮, 他好奇地問: "呵, 少年吔, 你不知這裡是渡輪嗎?"

manlajo (Voir le profil) 19 janvier 2013 06:28:35

Ĉu ĝi ne plipeziĝos?
Pesinte leteron de s-ro Jhons, fraŭlino de poŝtejo diris al li, ke lia letero superpezis kaj li devis afranki ankoraŭ poŝtmarkon.
“Ĉu tio ne plipezigos la leteron?” kriis s-ro Jhons.

它不會變更重嗎?
秤了約翰先生的信之後, 郵局小姐對他說, 他的信超重需補貼郵票.
"那豈不是讓信變更重了?" 約翰先生叫說.

manlajo (Voir le profil) 27 janvier 2013 05:13:17

Ŝlosilo de leterkesto en leterkesto
Antaŭ ekiro al oficvojaĝo sinjoro diris al sia edzino, ke ŝi sendu liajn leterojn al li dum lia foresto. “Estu trankvila!” diris la edzino.
Pasis unu monato, sed la edzo ricevis neniun leteron. En miro li telefonis al la edzino, kial ŝi ne sendis al li leterojn.
“Vi forportis la ŝlosilon de la leterkesto,” diris la edzino. Do la edzo pardonpetis kaj promesis tuj sendi ĝin hejmen.
Pasis ankoraŭ monato, kaj la sinjoro neniun leteron ricevis kiel antaŭe. Li koleris.
Reveninte hejmen, li demandis la edzinon pri la kialo. Ŝi respondis: “Kion mi povis fari, mia kara? La ŝlosilo estis metita en la leterkeston.”

信箱鑰匙在信箱中
因公出差之前, 先生告訴太太, 不在時把他的信轉給他. "安心!" 太太答.
一個月後, 先生一封信也沒收到. 他好奇地打電話給太太, 為什麼沒有轉信給他.
"你把信箱鑰匙帶走了" 太太答. 因此, 先生道歉並答應會把它寄回來.
又過了一個月, 先生照常沒收到任何信. 他生氣了.
回家後, 他問太太原因. 她回答: "親愛的, 我能怎樣? 信箱鑰匙就在信箱裡啊."

Retour au début