Till sidans innehåll

笑話物語 Ŝercoj 2012

av manlajo, 15 januari 2012

Meddelanden: 334

Språk: 简体中文

manlajo (Visa profilen) 3 februari 2013 05:28:38

Ĉagreno pro ŝlosilo
Gesinjoroj staris antaŭ sia domo embarasite. Mirigita najbaro demandis la kialon. Ili respondis: “Kia fuŝaĵo! Ni forgesis la ŝlosilon de la garaĝo en ĉambro, tiun de la ĉambro en la aŭtomobilo kaj la aŭtomobilo estis ŝlosita en la garaĝo.”

鑰匙造成的困擾
夫妻倆為難的站在家門前. 好奇的鄰居問其原因. 她們答說: "真糟糕! 我們把車庫鑰匙忘在房間裡, 房間鑰匙忘在汽車裡, 而汽車又在車庫裡."

manlajo (Visa profilen) 8 februari 2013 04:46:59

Ebriulo
Fabrikestro muĝis kontraŭ ebriiĝinta laboristo: “Fi, denove vi malfruiĝas! Se mi estus tiel ebria, mi saltus de sur la domo!”
Koleriĝis ankaŭ la ebriulo: “Se vi estos ebria tiom kiom mi, vi certe ne povos salti de sur la domo, ĉar vi eĉ ne povos trovi la fenestron.”

醉漢
工廠老闆對喝醉酒的工人大叫: "呸, 你有遲到! 如果我那麼醉, 我就去跳樓!"
醉漢也生氣了: "如果你像我這麼醉, 你當然無法跳樓, 因為你連窗戶都找不到."

manlajo (Visa profilen) 17 februari 2013 07:20:34

Nerefutebla kialo
Drinkulo longe drinkis en drinkejo. Lia servisto urĝis lin hejmeniri:
“Malsereniĝis kaj pluvos. Ni foriru antaŭ la pluvo.”
La drinkulo ne volis ĉesi drinki kaj diris: “Se pluvos, kiel ni povos ŝirmiĝi? Do kial hasti?”
Baldaŭ ekpluvis, kaj la ĉielo sereniĝis post longe. La servisto denove urĝis:
“Jam sereniĝis la ĉielo kaj ni iru hejmen.”
La drinkulo diris: “Jam sereniĝis la ĉielo, do kial ni hastos?”

服人的理由
酒徒在酒店裡喝很久了. 僕人勸他回家: "天暗了, 快下雨了. 下雨前我們快走."
酒客不想停酒, 說: "下雨的話, 去哪裡躲雨? 為什麼要急?"
不久, 下雨了, 好久後, 天又晴朗了. 僕人又勸說: "天晴了, 我們走吧."
酒徒說: "既然天晴了, 我們又急什麼?"

manlajo (Visa profilen) 10 mars 2013 05:24:25

Drinkulo
Drinkulo akiris bonan rizvinon en sonĝo kaj volis drinki post varmigo de la vino. Sed kiam li iris al la kuirejo por varmigi la vinon, li vekiĝis el la sonĝo. Li tre bedaŭris kaj murmuris: “Kiel bone, se mi drinkus ĝin malgraŭ ke ĝi estas malvarma.”
(En orienta Ĉinio estas neforta rizvino sukcenkolora, kaj la lokanoj ŝatas varmetigi ĝin antaŭ la trinkado, opiniante, ke tio estas saniga por trinkantoj.)

酒徒
酒徒在夢中取得好酒, 想溫酒後喝它. 但當他去廚房溫酒時, 卻從夢中醒來. 他遺憾地喃喃道: "即使是冷的, 如果我已喝了它, 那該多好."
(中國東方有一種不烈的琥珀色米酒, 當地人喜愛溫了後喝它, 認為這樣可滋補身體.)

manlajo (Visa profilen) 17 mars 2013 12:14:04

Vidpova limo
Advokato demandis atestanton: “Vi diris, ke kiam la akcidento okazis, la distanco inter vi kaj la akcidenta loko estas 100 futoj. Ĉu vi povas diri al mi, kiom malproksime vi povas vidi klare?”
“Tiam mi povis klare vidi la sunon, laŭdire la distanco inter la terglobo kaj la suno estas 93 milionoj da mejloj,” respondis la atestanto.

視力極限
律師問證人: "你說, 事故發生時, 你和事故當場相距 100 呎. 請告訴我, 你可以看多遠?"
"當時, 我清楚地看到太陽, 據說地球和太陽相距 9,300 英里," 證人說.

manlajo (Visa profilen) 23 mars 2013 04:54:52

Bati hundon
Hundo atakis kamparanon. La kamparano ne povis toleri kaj mortigis la furiozan hundon per sia forkego. Mastro de la hundo procesis kontraŭ la kamparano kaj postulis kompenson.
La juĝisto diris: “Se vi inversigus la forkegon kaj uzus la tenilon por bati la hundon, ĝi ne mortu, ĉu ne?”
“Jes, sinjoro juĝisto. Se la hundo atakus min sin inversiginte, mi farus kiel vi proponis.”

打狗
狗攻擊村民. 村民受不了, 用鐵叉殺死那狂狗. 狗主人控告村民, 要求賠償.
法官說: "如果你掉頭改用鐵叉的柄去打狗, 它就不會死, 對吧?"
"對, 法官先生. 如果狗也轉用尾巴攻擊我, 我的作法也會如你說的."

manlajo (Visa profilen) 30 mars 2013 04:28:03

Naĝado estas malpermesata
En juĝejo juĝisto demandis: “Akuzito, kiam la akuzanto naĝis en la rivero, kial vi ŝtelis lian veston?”
“Ĉar naĝado tie estas malpermesata, sinjoro juĝisto.”

不許游泳
法庭裡法官問: "被告, 當原告在河裡游泳時, 你為何偷他的衣服?"
"因為那裡不許游泳, 法官先生."

manlajo (Visa profilen) 6 april 2013 07:47:15

“Senkulpa” krimulo
Krimulo riĉe koruptis sian advokaton. Pro la elstara pledado de la advokato en la tribunalo, la juĝisto fine anoncis ke la akuzito estas senkulpa.
Ĉe la pordo de la tribunalo la advokato demandis la akuziton: “Nun vi liberiĝis, do ĉu vi povas diri al mi la veron? Ĉu vi mortigis tiun homon?”
“Sinjoro advokato, mi tre dankas vin! Kiam mi aŭdis vian pledadon por mi en la tribunalo, mi opinias, ke mi estas senkulpa.”

"無辜的" 罪犯
罪犯大肆賄賂律師. 由於律師在法庭的傑出辯護, 法官終於判被告無罪.
在法庭門口, 律師問被告: "現在你自由了, 能跟我說實情嗎? 殺了那個人沒?"
"律師先生, 我很感激你! 聽完你在法庭為我作的辯護, 我認為, 我是無辜的."

manlajo (Visa profilen) 13 april 2013 05:15:49

Donaci anseron
Akuzito: “Sinjoro advokato, kiel vi opinias, se mi sendos al juĝisto grasan anseron kun mia nomkarto antaŭ juĝado?”
Advokato: “Ĉu vi frenezas? Tiel vi perdos la proceson pro via korupto.”
Sed la akuzito gajnis la proceson. En la sekvanta tago li ĝoje diris al la advokato: “Mi ne faris laŭ via konsilo kaj sendis anseron al juĝisto!”
La advokato diris kun dubo: “Tio estas neebla!”
“Tio estas ebla,” Klarigis la akuzito, “ĉar mi sendis al juĝisto anseron kun nomkarto de la akuzanto.”

送鵝
被告: "律師先生, 如果我在審判前, 送法官一隻肥鵝, 附上一張名片, 你認為如何?"
律師: "你瘋了? 那你會因為賄賂而輸掉官司."
但後來被告贏了官司. 次日, 他高興地跟律師說: "我沒照你的建議做, 送了鵝給法官!"
律師半信半疑說: "那不可能!"
"可能啊," 被告說明, "因為我送的鵝, 附有原告的名片."

manlajo (Visa profilen) 20 april 2013 06:10:43

Peza fizika laboro
Vizitinte sian edzon en malliberejo, la sinjorino venis al ĉefprovoso kaj plorpetis lin doni malpli pezan fizikan laboron al ŝia edzo.
“Ne estas peza laboro fari paperan sakon ĉi tie,” diris la ĉefprovoso.
“Jes, mi scias. Sed mia edzo ja estas tre laca. Li diris al mi, ke li senĉese fosas tunelon ĉiuvespere,” diris la sinjorino.

沉重的體力工作
探望監獄裡的丈夫後, 女士來找獄長並哭求他給丈夫較輕的體力工作.
"在這裡, 做紙袋並不是一件粗重的工作," 州長說.
"是的, 我知道. 但我丈夫的確太累了. 他告訴我, 他每晚都不停地在挖隧道." 女士說.

Tillbaka till toppen