Tin nhắn: 334
Nội dung: 简体中文
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 05:38:43 Ngày 03 tháng 11 năm 2013
Kuracisto: Ĉu vi povas pagi la tutan sumon por la operacio, se ĝi estas nepre necesa?
Malsanulo: Ĉu la operacio ne estos necesa, se mi ne povos pagi la tutan sumon?
手術
醫師: 如果需要手術, 你能付清所有的手術費嗎?
病人: 如果我付不起, 手術就不需要了嗎?
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 05:12:36 Ngày 09 tháng 11 năm 2013
Malsanulo: Mi estas maltrankvila, ke mi multe pagos por la operacio.
Kuracisto: Ne zorgu. Vi povos testamenti la pagon al via heredonto.
繼承付款
病人: 我恐怕這手術會要付很多錢.
醫師: 別擔心. 你可以立遺囑, 讓繼承者付款.
rundvlp (Xem thông tin cá nhân) 03:39:44 Ngày 10 tháng 11 năm 2013
Mi denove tuj alafiŝos vian fadenon en la fejsbuka grupo nomata "ŝerco".
Dankegon pro tiu fadeno!
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 12:18:18 Ngày 16 tháng 11 năm 2013
Malsanulo: Mi ĝeniĝas diri al vi, ke mia edzino opinias la pagon por mia operacio tro alta.
Kirurgo: Sed mia kara, mi kredas, ke vi taksas vian vivon pli alte ol via edzino.
不同立場
患者: 我很不好意思告訴你, 我太太認為這手術費太高了.
外科醫師: 好兄弟, 我相信你比你太太更看重你的生命.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 11:00:08 Ngày 23 tháng 11 năm 2013
- Ĉu vi akceptis la operacion?
- Jes.
- Kiel vi fartas?
- Mi devas pagi tri mil dolarojn.
- Mi demandas vin, kiel vi fartas
- Mi havas nur 250 dolarojn.
- Vi ne komprenas min. Mi demandas vin, ĉu vi havas ian problemon pri la malsano.
- La pago por operacio estas tro alta.
患者的不安
- 你接受手術了?
- 是的.
- 你好嗎?
- 我必須付三千元.
- 我問你, 你好嗎?
- 我只有 250 元.
- 你誤解了. 我問你, 你的病還有問題嗎?
- 手術費太貴了.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 06:57:48 Ngày 30 tháng 11 năm 2013
Flegistino demandis pacienton unuafoje vizitantan: “Pri la antecedentoj de familianoj vi skribis nur ‘kolan problemon’ rilate la morton de via patro. Ĉu vi bonvolus skribi pli konkrete, ekzemple laringan kanceron, tiroidan tumoron aŭ alian?”
La paciento skribis: “Pendumo”.
死因
護士問初診者: "關於家族病史, 你只寫關於你父親死亡的 '脖子問題'. 能否寫清楚一些, 如, 喉癌, 甲狀腺腫瘤等?"
患者寫: "上吊."
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 10:56:06 Ngày 08 tháng 12 năm 2013
Kuracisto: Evidente serioziĝas via malsano, kaj ne plu estas espero. Tamen mi ĉiamaniere penos por moderigi vian doloron. Kiun alian vi volas vidi?
Malsanulo: Alian kuraciston.
病情惡化
醫師: 顯然你的病情惡化, 已沒希望了. 但我將全力緩和你的痛苦. 你還想看什麼?
病人: 看另個醫師.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:54:06 Ngày 14 tháng 12 năm 2013
Kuracisto: Kiom vi pezas?
Paciento: 68 kilogramojn.
Kuracisto: Kia estis via plej granda pezo?
Paciento: 85 kilogramoj.
Kuracisto: Kaj la malplej granda?
Paciento: 3.2 kilogramoj, ĉe la naskiĝo.
體重
醫師: 你多重?
患者: 68 公斤.
醫師: 你最重時多重?
患者: 85 公斤.
醫師: 最輕呢?
患者: 出生時 3.2 公斤.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 02:28:07 Ngày 21 tháng 12 năm 2013
Kuracisto ridete diris al la paciento, kiu hieraŭ venis al li pro malvarmumiĝo:
- Hodiaŭ vi aspektas multe pli bone ol hieraŭ.
- Jes, mi atribuas tion al la medikamenta botelo.
- Kial?
- Mi streĉis min el la haŭto ĝis ŝvitego, sed mi ne sukcesis malfermi ĝin.
藥瓶的神效
醫師微笑著對昨天因感冒來看病的患者說:
- 今天你看起來比昨天好多了.
- 對, 我想是因為藥瓶子.
- 為什麼?
- 我盡全身力氣直到冒了大汗, 還是打不開它.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 11:07:12 Ngày 28 tháng 12 năm 2013
Sinjoro Pat venigis kuraciston al sia malsana edzino, kaj li mem sidis ekster la ĉambro.
Post nelonge la kuracisto elŝovis la kapon por peti ŝraŭbturnilon, post kelka tempo tenajlon kaj pli poste martelon.
Sinjoro Pat perdis paciencon kaj demandis: “Je kiu malsano mia edzino suferas?”
La kuracisto respondis: “Mi ne scias, ĉar mi ankoraŭ ne sukcesis malfermi mian medicinan keston.”
醫師的工具
巴特先生請醫師來看他生病的太太, 自己坐在房門外.
不久, 醫師探頭請他拿螺絲起子, 之後又要鉗子, 後來又要鐵錘.
巴特先生忍不住 問: "我太太患了什麼病?"
醫師答: "我不知道, 因為我還打不開我的醫務箱."